La logotipo de ILEI.
   Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.

  ...ni instruas Esperante!


   Ĉefpaĝo
   Instancoj
   Agado
   Dokumentoj
   Revuoj
   Adresoj

   

info@ilei.info

Novaĵoj

Azio legende-leginde en Juna amiko 2009/1


    La unua numero de Juna amiko por 2009 estas aktive preparata. En la PDF-versio de la nuna komuniko, vi povas vidi la novan titol-strion, kiu inauguras novan vicordigon de la materialoj kaj aliajn grafikajn kaj enhavajn novajhojn.
    La numero proponos buntan kaj tutmondan enhavon. Azio forte kontribuis: troveblos fableca legendo el la montega lando Nepalo, anekdotoj el la granda Bharato (Hindio), aventura rakonto pri pli granda Chinio (verkita de chehho kaj sendita de germano) kaj legendo el Vjetnamio. Aldonighas tradukoj el Kubo – legendo kaj teatrajheto. Aperos plie kvizo, la bildstrio pri la aventuroj de la vojaghantaj instruistoj Emilo kaj Erni, artikolo Chu vi scias ke... kaj la kutima rubriko pri lernejaj projektoj kaj movadaj eroj (Verda Pagho kaj Lingva Doktoro). La rubriko por etuloj, LUME, prezentas teatrajheton kaj ege simplan krucenigmon pri familioj. Humuro figuras en formo de pluraj shercoj, kaj en amuzaj poemo kaj skecho pri la frezeniga flanko de ret-babilado. En la mezaj paghoj ni esploras ideojn kiujn oni povas ligi al la koloro verda.

    Perantoj en trideko da landoj akceptas abonojn: nun estas la ghusta momento por agi, por ke vi ricevu la unuan numeron por la jaro en aprilo.

    La revuo aperas trifoje jare kun 52-paghoj. Jarabono kostas 14 eurojn en la tiel-nomataj 'A-landoj' kaj 9 eurojn en 'B-landoj'. Ni ofertas rabatojn por abonoj por ekde tri ekzepleroj sendendaj al unu adreso - ideala por lernejaj au klubaj grupanoj.

    Vizitu <www.junaamiko.inf.hu> au <www.lernu.net> kaj iru al la biblioteko, kie vi trovos nin inter la revuoj.

    ----------------------------------------------------

    Antaudankon pro la kunlaboro!

    Stefan