ILEI
La logotipo de ILEI.
   Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.

  ...ni instruas Esperante!


   Ĉefpaĝo
   Instancoj
   Agado
   Dokumentoj
   Revuoj
   Adresoj

   

 

Kontaktu ILEI!

Novaĵoj

LA 55a ILEI-KONGRESO: de la 30a de julio ĝis la 6a de aŭgusto 2022

KONGRESA TEMO: ESPERANTO EN DULINGVA AŬ PLURLINGVA EDUKADO

BONVOLU MEMORI, KE LA MALPLEJKOSTA ALIĜKOTIZO VALIDAS ĜIS LA 30a DE APRILO 2022.
DO BONVOLU TUJ ALIĜI POR NE ATENDI LA DUAN PERIODON DE LA KOTIZO.

En 2022 la Kongreso okazos denove ankaŭ en ĉeesta medio en la belega Universitato Laval, en Kebekurbo, de la 30-a de julio ĝis la 6-a de aŭgusto 2022: temas pri la 55-a Kongreso de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) kies ĉeftemo estas: “Esperanto en dulingva aŭ plurlingva edukado”. Okazanta en oficiale du, sed fakte plurlingva lando, la kongresa ĉeftemo certe vekos la intereson ne nur de esperantistoj, sed ankaŭ de profesiuloj pri instruado de alilandaj lingvoj, universitataj esploristoj kaj profesoroj, ĵurnalistoj kaj ĝenerala publiko kiuj sindediĉas al tiu temo, ĉu profesie, ĉu ne.

Ni atendas vian aliĝon kaj viajn kontribuojn por la kongresa temo, prelegoj, lingva festivalo, internacia vespero ktp. En la aliĝilo vi povas mencii viajn kontribuojn kaj anonci ilin al ilei.kongresoj@gmail.com.

La limdato por sendo de la proponoj estas la 30-a de aprilo 2022, por ke ili estu enmetitaj en la provizoran programon. Por ĉiu kontribuaĵo bonvolu sciigi al ni:

  • la titolon de la prelego,
  • la nomon de la preleganto,
  • la daŭron de la prelego,
  • ĉu vi prezentos ĉeeste aŭ rete,
  • 2-linian priskribon de la kontribuaĵo,
  • 2-linian biografieton de la kontribuanto.

Kiel kutime, vi povos ankaŭ ĝui ekskursojn, lingvan festivalon, indiĝenajn spektaklojn ktp.

La aliĝilo troveblas en 2022.kongreso.org

La mendilo de loĝado kaj ekskursoj estos en la sama supre menciita ttt-paĝo.

Laura Brazzabeni
Estrarano pri kongresoj