ILEI
La logotipo de ILEI.
   Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.

  ...ni instruas Esperante!


   Ĉefpaĝo
   Instancoj
   Agado
   Dokumentoj
   Revuoj
   Adresoj

   

 

Kontaktu ILEI!

Novaĵoj

Nova estraro de ILEI por 2012-2015

    Elektoj okazis en Kunmingo en la 24a de julio, 2012, kun 30 validaj komitatanaj voĉoj.  Post fermo de proponoj, estis naŭ kandidatoj. La komitato decidis per voĉdono, ke la estraro konsistu el naŭ personoj, el kiuj tri estas elektitaj por specifaj oficoj. Ne eblas anonci taskdividon por la ceteraj lokoj tuj, la kvar ĉeestantaj estraranoj kunsidos hodiaŭ nokte; intertempe ni retbabilos kun la neĉeestantoj, cele al anoncado de provizora taskdivido ene de 24 horoj.

    Jen la nova estraro:

    Prezidanto:

    s-ro Stefan MacGill, Hungario/Nov-Zelando

    Sekretario:

    s-ro Radojica Petrović, Serbio

    Estrarano pri financoj:

    s-ro Bill Harris, Usono

    Pliaj estraranoj (taskdivido anoncota)

    s-ino Gong Xiaofeng  (Arko), Ĉinio

    s-ro Bharat Ghimire, Nepalo

    s-ino Magdalena Feifičova (Fejfi), Slovakio

    s-ino Enikő Zengő Sereghy, Hungario

    s-ino Penny Vos, Aŭstralio

    s-ino Zsófia Kóródy, Germanio/Hungario

    Fine de la kunsido, la prezidanto kaj la komitato kore dankis al la malnova estraro pro la farita laboro, ili dankis al la elekto-komisiono pro la modele gvidita elekto-procezo, kaj la komitato bondeziris al la nova teamo.

    Stefan MacGill Prezidanto, ILEI