ILEI
La logotipo de ILEI.
   Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.

  ...ni instruas Esperante!


   Ĉefpaĝo
   Instancoj
   Agado
   Dokumentoj
   Revuoj
   Adresoj

   

 

Kontaktu ILEI!

Novaĵoj

La 9-a ILEI-Forumo: "Ĉio pri ILEI-Sekcioj"

Ĉiuj estas bonvenaj!

Kun enkondukaj vortoj de prof. Renato Corsetti

Vendredon, la 1-an de aprilo 2022, de la 15:30 ĝis la 16:30 UTC

ILEI-Sekcioj!

Kio ili estas? Kion ili faras?

Ĉu ankaŭ vi dezirus krei ILEI-Sekcion en via lando kaj tiel senpage membriĝi en ILEI kiel sekciestro? En kiuj aliaj manieroj ILEI povas helpi sekciojn kaj sekciestrojn? Venu por kundiskuti ĉi-prie por pli vigligi ILEI-aktivadon!

  • Multaj ne atentas, ke ILEI ne estas nur organizaĵo de "Instruistoj de Esperanto", sed ligo de "Esperantistaj Instruistoj", t.e. instruistoj pri kiu ajn studobjekto.
  • Ĉiuj instruistoj, de infanĝardeno al universitato kaj eĉ de nelernejaj kursoj, estas bonvenaj en ILEI, kiel ĉiuj instruemuloj.

Se vi havas ion por diri ĉi-rilate, vi povos kundividi tion; se ne, vi povas komenti kaj/aŭ pridemandi alies opiniojn.

Jen alir-informo al la Forumo (en Zoom provizita per la Irana Esperanto-Asocio): https://us02web.zoom.us/j/82905766250

Nur se demandite:

Kunven-Identigilo (Meeting ID): 829 0576 6250

Pasvorto (Passcode): La nomo de nia komuna lingvo per minuskloj

Spektebla vive ankaŭ en la jutuba kanalo de UEA: https://www.youtube.com/UEAviva