ILEI
La logotipo de ILEI.
   Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.

  ...ni instruas Esperante!


   Ĉefpaĝo
   Instancoj
   Agado
   Dokumentoj
   Revuoj
   Adresoj

   

 

info@ilei.info

Novaĵoj

‘Landoj kaj lingvoj’ kunigas junulojn


Cento da personoj – lernantoj, gepatroj, instruistoj – kunvenis dimanchvespere en la orient-hungara urbo Miskolc por ghui prezentajhojn de 7- ghis 9-jaraj infanoj el tri landoj, faritaj per kvar lingvoj. Tiu kvara lingvo estis evidente Esperanto. La kvar-taga renkontigho okazis pere de dujara projekto kun temo 'Landoj kaj lingvoj' kadre de la programo Komenio, kiu celas akceli kaj subteni internaciajn lernejajn kontaktojn.

Lernejo Bar Hill apud Kembrigho alportis al la arangho la anglan, lernejo Nicolai el Herzberg-am-Harz (la Esperanto-urbo) la germanan, dum che la gasitganta lernejo che Komlosteto regas evidente la hungara. Chiuj lernantoj en tiuj grupoj lernas iugrade Esperanton, kiu kunrolas kun la aliaj lingvoj, nelaste kiel faciliga lingvo por la tuto. Lernantoj unue kunvenis kadre de la projekto en Britio, nun estas la vico de Hungario, sekvos en la sekva printempo la vico de Germanio, kie fakte jam okazis prepar-vizito antau la vera komenco de la projekto. Entute partoprenis ch 25 infanoj, kune kun simila nombro da gepatroj el chiuj lernejoj. Gvidis al anglan grupon la vic-direktoro de la lernejo, s-ro Sanjay Mistri, ilia Esperanto-instruisto, s-ro Tim Morley kaj la klas-instruisto, s-ino Claire White. El Germanio gvidis Zsofia Korody (ankau estraranon de ILEI) kun Otto Kern. La multjara instriusto de Esperanto en la hungara lernejo estas s-ino Ilona Fedor. Chiukaze helpis gepatroj kaj pliaj instruistoj el la lernejoj.

La direktorino de la gastiga lernejo, s-ino Eva Farkasne Karres, dulingve bonvenigis chiun al la festa vespero. Sekvis saluto en la hungara de la vic-estro de la kultur-fako de la urba registaro, s-ino Mokane Hallok Zsuzsanna, kaj dulingva saluto de ILEI, nome de ghia prezidanto, Stefan MacGill. Sekvis bunta prezento da kantoj, dancoj kaj aktorataj rakontoj, utiligante chiujn kvar lingvojn. Britoj invitis al dulingva kantado pri vivo en flava submarship’; Germanoj vivigis temon pri sorchistoj, kiuj havas reputacion prosperi en la Harz-montaro; Hungaroj prezentis interalie la faman popol-rakonton pri Ludas Matyi: vidu en Vikipedio, angle che: http://en.wikipedia.org/wiki/Mattie_the_Goose-boy. (restas la tasko traduki ghin en Esperanton).

La etoso estis tre pozitiva - infanoj bone amikighis; post kelkaj dancprezentoj, oni invitis chiujn enrondighi kaj lerni simplan popoldancon – je iu momento kvindeko da personoj tion faris. La vespero finighis per reciproka donacado, la kontribuo de ILEI estis disponigo de la jhus aperinta numero de Juna amiko al chiu partoprenanto, kune kun aliaj materialoj.

La programo estis richa, kun ekskursoj al termalbanejo Miskolc-Tapolca, al la kastelo de Diosgyor kaj al la ripozloko Lillafured. Lunde la vizitantoj kontribuos al normalaj lecionoj en la lernejo.

Jen bona ekzemplo kiel eblas konstrui projekton en kiu Esperanto ludas utilan rolon, kiu povas akiri subtenon de lernejaj direktoroj kaj gepatroj, kaj krome esti financata de europaj instancoj.

SMG, okt 18, 2009.

Pliaj informoj: http://ic-herzberg.de kaj http://www.springboard2languages.org