ILEI
La logotipo de ILEI.
   Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.

  ...ni instruas Esperante!


   Ĉefpaĝo
   Instancoj
   Agado
   Dokumentoj
   Revuoj
   Adresoj

   

 

info@ilei.info

Novaĵoj

ILEI kompletigas sian teamon

Observemaj homoj rigardintaj la novan estraron de ILEI povis rimarki surprizon – unuafoje en multaj jaroj, neniu estrarano respondecis pri la konferencoj. Tion la estraro aspiris solvi per nomigo de komisiito. Post pluraj semajnoj da intensaj konsultighoj, ni kun ghojo anoncas, ke konsentis akcepti la taskon por la konferenco en Kubo en 2010 Ana Montesinos el Britio.

Ana estas bone konata en ILEI-rondoj, interalie pro modela laborado en la elekto-komisiono. Shi portas al la tasko organizan kapablon, rihecon de sperto el multaj konferencoj kaj krome bonegan komprenon de la hispan-parolanta mondo, kaj Kubo specife. Shi havos la kunlaboron de niaj aktivuloj, kiuj en la antaua estraro prizorgis la preparojn au havas apartajn konojn pri Latinameriko. En la estraro, la prezidanto retenos la superrigardan respondecon pri la konferencoj, precipe la sekva – historio instruas al ni, ke ekstereuropaj konferencoj bezonas aparte firman engaghighon flanke de ILEI. La vic-prezidanto restos forte plektata en la preparoj por la faka programo. La nova teamo intensigos la kontaktojn kun LKK, cele al aperigo de alighilo kiel eble plej baldau. Raporto pri la nuna stato de la planado kaj la konferencejo estas trovebla en la liga retejo: www.ilei.info.