ILEI
La logotipo de ILEI.
   Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.

  ...ni instruas Esperante!


   Ĉefpaĝo
   Instancoj
   Agado
   Dokumentoj
   Revuoj
   Adresoj

   

 

Kontaktu ILEI!

Novaĵoj

La 41-a ILEI konferenco (29 julio - 5 augusto 2008 PORTONOVO, BENINO)

    ILEI-KONFERENCO EN AFRIKO - KIAL?


    INSTRUISTOJ DE E-O POR LA PLANEDO TERO

    Kial tiu temo por ILEI konferenco?

    Char:
    o E-agado en Afriko bezonas sian ILEI-dimension:
    - en Afriko estas multaj lernemuloj kaj malmultaj instruistoj de E-o
    - instrukapabligado estas prioritata tasko de ILEI
    o Esperantistaj instruistoj de Afriko deziras pli firme komunikighi kun siaj kolegoj el la tuta mondo por:
    - spertighi pri ILEI kaj lerni el ghia historio
    - perfektigi siajn lingvokapablojn kaj spertighi pri didaktiko
    - konatighi kun instrumaterialoj, helpiloj kaj metodoj por E-instruado
    o Afrika E-ujo povas oferti al la tutmonda E-movado multon, sed:
    - vojaghoj al E-arangoj en aliaj mondopartoj estas tro multekostaj por esperantistoj el Afriko
    - malmultaj vojaghoj kaj vizitoj per helpo de amikoj de Afriko ne sufichas

    Venu al la konferenco, ke ni kune serchu la respondojn!

    Programo:
    Konsiderante, ke tiu chi internacia arangho estos grava evento por afrikanoj la konferenca programo devos esti vere bunta kaj abunda. Por la konferenca programo oni antauvidas tradiciajn programerojn: inauguron, komitatkunsidojn, estrarkunsidojn, ekzamenojn de ILEI/UEA en elementa kaj meza niveloj, interkonan, artan kaj nacian vesperojn, solenan fermon. Laueble okazos ankau programeroj, kiuj jam ighas tradiciaj: unutaga Simpozio lau konferenca temo - konatigo de lokaj autoritatoj kaj intelektuloj kun la E-medio kaj ebligo de daura kunlaboro de esperantistoj kaj neeserantistoj; Lingva Festivalo (prezento de lingvoj kaj kulturoj fare de partoprenantoj de la konferenco el diversaj landoj) - laueble publika, kiel donaco de esperantistoj por lokaj loghantoj kaj unu el la formoj de kunlaboro kaj konatigho kun la loka medio, ankau kiel efika varbilo por nia lingvo; Bankedo - komuna vespermangho en lukseca etoso; vesperaj renkontighoj kun kultura programo en agrabla etoso.
    Pli preciza programo estos dissendita al alighintoj en Dua Informilo fine de marto.

    Bankedo:
    Festena komuna vespermangho en loka restoracio kun afrika vino kaj lokaj manghajhoj (A-landoj 35 EUR, B-landoj 20 EUR, C-landoj 1 EUR).

    Utilaj informoj

    Vizoj
    Chiuj partoprenantoj de la konferenco nepre bezonas vizojn.

    Konsulejoj de Respubliko Benino:
    Moskvo Espenskij pereulok 7, Tel: (7095)299-2360, (7095)299-2923 (lundo-vendredo 10-13 kaj 14-17 horoj)
    Berlin, Eugler Alle 23, Tel: 00-49-30/236314710 (lundo-vendredo 9-13)
    1201 Ghenevo, Rue de Lausanne 36, Tel: 00-41-22/906-8460 (lundo-vendredo 9-13 kaj 15-18 horoj)
    1126 Budapest, Orbanhegyi ut 49, 0036-1/2258220
    Necesas havi 2 fotojn, montri la vakcin-libreton (ghi nur kontrau flava febro estas bezonata)

    Por invitiloj bonvolu turni Vin al
    Afrika Oficejo, BR 416, Lokossa_mono, Benin (Afriko); afrika.oficejo@gmail.com aŭ Jean Codjo jean_codjo@yahoo.com.

    Vakcinado
    Por ricevi vizon kaj eniri la landon oni nepre bezonas vakcinadon kontrau la flava febro; chiuj aliaj vakcinoj lauvole.

    Konferencejo kaj tranoktejo
    SONGAI CENTRO, BP 597, Tel.: 229 20225092,
    Fakso: 229 20222050, Porto-Novo, Benino.

    Por tranokti en la sama centro ekzistas jenaj ebloj
    (por la tuta konferenca periodo, krom la postkonferenca ekskurso - por unu persono - chiuj manghoj inkluzivitaj):
    - en 1-lita chambro (klimatizilo, dushejo, necesejo) .................. 282 EUR
    - en 1-lita chambro (ventumilo, dushejo, necesejo) .................. 234 EUR
    - en 2-lita chambro (klimatizilo) dushejo, necesejo koridore ..... 210 EUR
    - en 2-lita chambro dushejo, necesejo estas en koridoro ...........171 EUR
    - en 3-lita chambro dushejo, necesejo estas en koridoro ...........153 EUR

    Manghoj
    chiuj manghoj estas inkluzivitaj, mankos eblo por mem zorgi pri manghado.

    Ekskursoj
    DT1: Adjarra (metiista vilagho) - 12,00 EUR.
    DT2: Aguegus (per boato lau rivero So kaj lago Oueme) - 12,00 EUR.
    DT3: Dangbo (kuracejo, varma fonto) - 12,00 EUR.
    DT4: Bimyns (turisma centro kun ludejoj kaj sovaghbestoj) -15,00 EUR.
    TT: tra Portonovo (vizito de la konferencurbo) - 20 EUR.
    PE: Ketu, Kove, Abomey, Azove, Aplahoue, Lokossa, Bopa che lago Aheme (festo Zangbeto),
    Ouidah, Vidjrosse, Abomey-Calavi, Ganvie kaj Portonovo au Cotonou - 290 EUR (en 1-lita chambro) kaj 240 EUR (en 2-lita chambro).

    La kotizoj
    Ili varias depende de la loghlando de la alighanto:
    A: Chiuj landoj escepte de tiuj chi-sekve sub B kaj C.
    B: Iamaj socialismaj landoj de orienta Europo; chiuj landoj de Azio
    (escepte de Israelo, Japanio kaj Korea Resp.) kaj Latinameriko.
    C: chiuj landoj de Afriko

    Kotizoj (en EUR) ...ghis 31.03 ghis 30.06 ekde 01.07.2008
    Alighkategorio: .............A/B/C..... A/B/C...... A/B/C
    1. Membro de ILEI...:.. 50/30/5... 60/36/5... 70/42/10
    2. Ne ILEI-ano:........... 55/35/5... 68/44/5.... 80/52/10
    3. Junulo, handikapulo:..25/15/5....30/18/5.... 35/21/10
    Alighkotizo por 1 tago: 25 EUR por A kaj B landoj, 5 EUR por C landoj.

    La kotizo ne inkluzivas restadon, ekskursojn, aparte pagendajn aferojn, ajnan asekuron.

    Konferencaneco estas transdonebla, sed necesas alpagi diferencon depende de lando kaj alighperiodo. ILEI diferencon ne repagas.

    Por mendoj atingantaj nin post la 1-a de majo 2008 oni devas aldone pagi 10% de sumo por mendataj servoj.
    Post la 1-a de junio ni ne povos mendi al Vi tranoktadon.

    Pagebloj

    [ ] al ILEI-konto che UEA ilek-a, indikante: "ILEI-Konferenco", nur se vi pagas
    ghis la 15-a de majo 2008;
    [ ] al la bankokonto de ILEI en Svedio: IBAN: SE56 8000 0832 7999 4515 0143
    kun BIC/SWIFT kodo SWEDSESS. Aldonu 6,00 EUR por svedaj bankokostoj
    se vi pagas de ekster Europa Unio. El Svedio eblas pagi al konto 8327-9, 994
    515 014-3 che Forenings-sparbanken.

    La aligho validas nur post kiam la Kasisto ricevis vian pagon.

    Kiel alighdato validas la dato en kiu via pago atingis la konton de ILEI.

    La prezoj por restado estas iom rondigitaj por plifaciligi la partoprenon de niaj afrikaj samideanoj.

    Se Vi havas proponojn, sugestojn, dezirojn, demandojn, bonvolu skribi al: info@ilei.info au aidute@mail.lt, au al Afrika Oficejo de UEA afrika.oficejo@uea.org.

    Financa helpo por subvencii partoprenon de kiom eble pli da instruistoj kaj junaj instruemuloj el Afriko bonvenas al la konto ilek-a (ILEI) au al la Afrika Fondajho che UEA, kun indiko "Benino 2008".