La kuna organizo de interlingvistika sesio kaj de instruista trejnado en
UAM portis bonajn rezultojn dum la februara sesio (30.01-05.02.2010). La universitata
grupo travivis sian kvaran semestron pli profunde studante lingvistikajn aspektojn
de esperanto: ili konatighis kun diversaj terenoj de aplikata lingvistiko
(de leksikografio tra lingva seksismo ghis komputa lingvistiko) kaj pragmatiko
(de komunikado kaj ghentilecformoj en diversaj sociaj kaj kulturaj cirkonstancoj
ghis lingva bildo de la mondo) kun Ilona Koutny. La gramatika kurso de prof.
Sabine Fiedler interese traktis interalie la esperantan frazeologion. D-ro
Ziko van Dijk analizis la problemojn de e-movado kaj UEA.
La lastajn du kursojn povis sperti ankau la partoprenantoj de la instruista
trejnado, kiuj cetere senlace laboris pri metodikaj taskoj kaj rilataj problemoj
kun d-ino Katalin Kovats kaj Ilona Koutny, ili prezentis siajn modellecionojn
kaj instruistajn kofrojn.
La tradicia komuna vespero komencighis per prelego de prof. Remigiusz Mielcarek
pri la indonezia lingvo, post kantoj de la tri hungaraj instruistinoj sekvis
kataluna sorchado kaj fine Zuzanna Kornicka kantis gitarludante. Post la sesio
kelkaj interesighantoj veturis al Malbork spitante la malvarman vintron por
vidi la famajn kavaliran kastelon kaj Parkon de la Mondo.
Dr hab. Ilona Koutny, akademiano
Gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj
Universitato Adam Mickiewicz
al. Niepodleglosci 4, PL-61-874 Poznan
T: +48 61-829-36-75
hejme: +48 61-872-83-09
http://www.staff.amu.edu.pl/~interl/index.html
---------------------------------------------------
Raporto pri la trejnkurso de Katarína Nosková el Slovakio:
Inter la 30-a de januaro kaj la 5-a de februaro 2010 okazis, kune kun interlingvistika
sesio, nia dua sesio de instruista trejnado, kiun organizas Interlingvistikaj
Studoj de UAM kaj ILEI.
Al la instruista trejnado mi povis alighi nur danke al la financa helpo de
UEA kun ILEI. Ili ofertis kvar stipendiojn por mildigi la kursokostojn - kaj
tio ebligas ankau al mi studi unu jaron en Poznano por farighi Esperanto-instruisto.
Kaj la alighon mi vere ne bedauras.
Dum chi tiu semajno ni daurigis la studadon pri diversaj instrumetodoj, prezentis
niajn instruistajn kofrojn, kiujn ni iom post iom preparis ekde la unua sesio,
intershanghis diversajn spertojn. Chifoje ankau ekzamenoj atendis nin - tamen
organizitaj per vere interesa maniero! Dum kelkaj partoj mi ech ne sentis,
ke temas pri ekzamenigho. Respondi la demandojn pri gramatiko estis kvazau
kutima ekzerco dum lecionoj. Poste ni spektis filmojn - erojn de diversaj
lecionoj - la spektado estis tre interesa kaj danke al posta diskuto ankau
ege utila kaj instrua por ni. Chiu el ni ech gvidis modellecionon - ni povis
multe lerni unu de la alia kaj montrighis, ke instruado ne devas esti chiam
nur "seka", tiel serioza, sed ankau vere amuza afero. Kaj lau mia
opinio neniu el ni forgesos la prezentadon de niaj instruistaj kofroj... ;)
Char ambau sesioj okazis kune, ni povis dum liberaj horoj partopreni ankau
la prelegojn el interligvistiko - historion de la movado de d-ro Ziko van
Dijk kaj la gramatikan kurson de prof. Sabine Fiedler, pritraktantan Esperantan
frazeologion.
Merkrede ni guis komunan vesperon kaj fine de la sesio kelkaj el ni eluzis
la eblecon viziti la faman kastelon en Malbork kaj Parkon de la Mondo. Sekva
(jam la lasta) sesio okazos en septembro 2010, kiam ni prezentos kaj defendos
niajn diplomlaborajhojn.
Mi ege ghojas, ke en Esperanto-mondo ekzistas la ebleco ighi Esperanto-instruisto
ankau oficiale, kaj ech post nur unujara studado de metodiko. Kondichoj por
partopreni la trejnadon estas nur bona lingvoscio (almenau B2), baza kono
de E-kulturo, kompreneble emo instrui, tamen - kio estas granda avantagho
- iuj antauscioj pri metodiko tute ne estas necesaj. Dankon al la organizantoj
kaj niaj instruistoj, kaj multe da sukcesoj dum la venontaj metodikaj trejnadoj.
---------------------------
ILEI kaj UEA kune ofertos en aprilo denove kvar stipendiojn por la kursaro
de 2010-2011, kiu ekos septembre. ILEI vokos al landaj asocioj de UEA oferti
pliajn similajn stipendilojn por instruontoj en siaj landoj, la sekcio en
Hungario planas fari tion.
SMG.
-----------------------------
Jen kelkaj ligoj al pliaj raportoj kaj bildoj el la kursoj:
Dank'al Julika Vas-Szegedi, jen raporto pri la sesio:
http://picasaweb.google.hu/vasszegedi/201002Poznan#5438990774544423666
Dank'al Tea Radovanoviæ bildoj pri la sesio:
http://picasaweb.google.hr/teao1o1/EnLaFakultato02#
http://picasaweb.google.hr/teao1o1/EnJowita#
http://picasaweb.google.hr/teao1o1/KomunaVespero02#
http://picasaweb.google.hr/teao1o1/EnLaUrbo#