ILEI
La logotipo de ILEI.
   Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.

  ...ni instruas Esperante!


   Ĉefpaĝo
   Instancoj
   Agado
   Dokumentoj
   Revuoj
   Adresoj

   

 

Kontaktu ILEI!

Novaĵoj

Reta Instruista Trejnado ĉe edukado.net

    Estimataj,

    Ni informas vin, ke en la porinstruista paĝaro www. edukado.net, funkciigata de ESF, komence de aprilo estis lanĉita Reta Instruista Trejnado ĉe edukado.net (RITE). En la projekto kunlaboras inter aliaj la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI), Akademio Literatura de Esperanto (ALE) kaj instruistoj de la esperantologia fako de Universitato Adam Miczkiewicz en Poznan-Pollando. .

    La kursaro celas ebligi akiron de fakaj konoj kaj praktiko pri instruado de Esperanto, kompletigataj de kulturaj kaj gramatikaj konoj. La ĉefa celgrupo estas klubgvidantoj, instruantoj aŭ instruemuloj, kiuj ne havas eblon partopreni ĉeestan trejnadon aŭ volas profundigi siajn scioj kaj akiri novajn spertoj.

    Studi en RITE ĉiu povas laŭ siaj ritmo kaj ebloj, en ajna periodo de la jaro. La antaŭvidita mezuma studtempo de kursano, je okazo de kelkaj studhoroj ĉiusemajne, estas proksimume unu jaro.

    La privatan kurson kreis, financis kaj estras d-rino Katalin Kováts, ĉefo de la entrepreno E-duKati.

    La kursaro konsistas el 100 unuoj, kiuj organiziĝas sub 7 studblokoj. La materialojn ellaboris por metodiko Katalin Kováts (Nederlando), literaturo Baldur Ragnarsson (Islando), literaturo Tomasz Chmielik (Pollando), interlingvistiko Věra Barandovská-Frank (Germanio), gramatiko Ilona Koutny (Pollando) kaj frazeologio Sabine Fiedler (Germanio). Kiel prelegantoj de la bloko Liberaj Studoj partoprenas ankaŭ Renato Corsetti, Anna Löwenstein, Stefan MacGill, Detlev Blanke, Wera Blanke, Nicola Minnaja, Mauro Nervi, Martin Markarian, Dennis Keefe kaj aliaj.

    Eble estas interese mencii, ke la prelegoj de la studbloko Liberaj Studoj iom post iom estos spekteblaj ankaŭ al la nekursanoj. Tiuj formas la unuajn erojn de la kleriga sekcio de la retejo, kie estos kolektataj filmitaj aŭ sonregistritaj prelegoj de konataj Esperantistoj, fakuloj pri iu spaciale temo, rilata al edukado, instruado, lingvistiko, informado kaj aliaj.

    La metodika parto havas 30 ŝtupojn kaj la teoriajn partojn kompletigas konsultiĝo, praktikaj ekzercoj kaj taskoj, adaptitaj al la bezonoj de la studantoj. La studoj finiĝas per ekzameno kaj provinstruado.

    La kondiĉoj por partopreni en la studoj estas minimume B2-lingvonivelo pri Esperanto, aliro al la reto kaj pago de la laŭlande difinita partoprenkotizo. Baldaŭ ekfunkcios ankaŭ interna stipendifonduso kaj eblas peti subtenon ankaŭ ĉe ILEI.

    Jam komencis siajn studojn kaj trapasis la unuajn testojn 12 personoj (el Belgio, Francio, Grekio, Nov-Kaledonio, Aŭstralio, Vjetnamio, Usono, Portugalio, Svislando, Ganao), atendas je enirintervjuo pliaj kvar personoj.

    Interesiĝantoj pri RITE vizitu la paĝon ĉe www.edukado.net/rite aŭ skribu al rite@edukado.net.

    Katalin Kováts, direktoro de RITE