ILEI
La logotipo de ILEI.
   Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.

  ...ni instruas Esperante!


   Ĉefpaĝo
   Instancoj
   Agado
   Dokumentoj
   Revuoj
   Adresoj

   

 

info@ilei.info

Novaĵoj

Seminario de nia sekcio en Chinio

De la 15-a ghis la 16-a de oktobro, 2009, okazis seminario de ILEI-Chinio kun la temo “Kiel lernigi Esperanton al lernantoj” en la mont-vilagho Tingtao che Dongling-Kanjono piede de pitoreskejo Lushan-Montaro en la urbo Jiujiang, sud-Chinio. Sume 20 membroj kaj instruad-amatoroj el Chinio, Koreio, Hispanio kaj Usono cheestis la seminarion.

Dum la evento Profesorino Gong Xiaofeng (E-nomo Arko), sekciestro de ILEI-Cinio, faris labor-raporton de la sekcio por la jaroj 2008-2009, konigis la labor-planon por 2010 kaj petis opiniojn de la cheestantoj. S-ro Wei Yubin kaj vic-profesorino Song Ping prezentis respektive trejnadojn de Esperanto en la urboj Taiyuan kaj Harbino. Dennis Keefe el Usono konigis Esperantan instruadon che la Universitato de Nankino kaj Augusto Casquero el Hispanio (nuntempe ili instruas Esperanton en Chinio) faris prelegon pri planlingvoj. Dennis Keefe kaj Arko montris instru-metodojn de Esperanto. La cheestantoj faris varman diskutadon pri problemoj, ekz.kiel funkcios la sekcio en Cinio? kion fari kaj kiel fari en 2010? kaj pri lernolibroj, instruhelpiloj, metodoj, son- kaj vidmaterialoj ktp. En la seminario oni decidis okazigi la someran seminarion de la China Sekcio de ILEI en augusto 2010 en Taiyuan de Shanxi-provinco.

Stefan MacGill, prezidanto de ILEI, sendis gratul-leteron kaj ankau aliaj asocioj en- kaj eksterlandaj gratulis la okazigon de la seminario.

Gong Xiaofeng,
sekciestro de ILEI-Chinio