ILEI
La logotipo de ILEI.
   Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.

  ...ni instruas Esperante!


   Ĉefpaĝo
   Instancoj
   Agado
   Dokumentoj
   Revuoj
   Adresoj

   

 

info@ilei.info

Novaĵoj

Nova universitata projekto

    En la suda parto de Hungario, en la universitato de Szeged [seged] en septembro 2010 ekos faka trejnado por organizantoj de Esperanto-eventoj.

    La lingva preparo de la studontoj komencighis jam nun, fine de februaro.

    En la studprogramo de la Andragogia Instituto de la Universitato de Szeged aperis eblo je universitatnivela trejnado de Esperanto-kulturmanagheroj.

    La nova studformo estas unujara, oficiala universitata kursaro. En la tria studjaro de la Andragogia Fako unu grupo de la studentoj (proks. 15-20 personoj) havos eblon specialighi pri organizado de Esperanto-eventoj. La celoj de la nova fako estas: instrui al la studentoj la internacian lingvon je almenau B2-nivelo kaj partoprenigi ilin en kiel eble plej multe da Esperanto-eventoj, por ke lau propraj spertoj kaj la lernitaj fakaj konoj ili povu prepari sin je altnivela kaj profesia organizado de aranghoj kaj programoj de la Esperanto-movado.

    Por la lingva preparo ni petis helpon de Katalin Kovats, redaktoro de www.edukado.net je kies konsilo la lingvan preparlaboron de la studentoj ni komencis jam je duonjaro antau ol la studoj oficiale ekos. Kadre de tio 12 studentinoj partoprenis 3-tagan intensan semajnfinan kurson (24 x 45 minutoj) sub la gvido de Petra SMIDE'LIUSZ. La studentoj ghuis kaj pozitive akceptis la baze rekmetodan instruadon de movade aktiva, kun la studentoj pli-malpli samagha junulino (tamen jam diplomita lingvoinstruisto). Petra, uzante chefe la materialojn de edukado.net kaj la libreton Poshamiko, krome erojn de la lernfilmo Pasporto al la Tuta Mondo autente gvidis la lecionojn. Shi instruis la bazajn gramatikajn kaj leksikajn elementojn de la lingvo, enkondukis la studentojn en la movadhistorion de la Internacia lingvo kaj gustumigis al ili plejparte la junularajn aranghojn. La partoprenintoj estis preparitaj memstare plulerni, uzante www.lernu.net kaj aliajn retajn eblojn.

    Ekde septembro de 2010 la grupo havos Esperanto-lingvokurson sub la gvido de Ildiko LADA'NYI. Kun la organizanto de la projekto, Edit U'JVA'RI, la grupo lernos ankau pri movadhistorio kaj partoprenos kurson pri faka komunikado per Esperanto, gvidotan de Petra SMIDE'LIUSZ. La grupanoj studos hungare ankau fakajn studobjektojn kadre de la kursporgramo de event-organizado.

    Ni esperas ke la novaj trejnitoj rapide trovas sian vojon al la junulara Esperanto-movado kaj baldau organizos programojn ankau en sia universitata urbo Szeged, plue en la estonteco eklaboros kiel utilaj kaj laborigataj fakuloj dum multaj movadaj aranghoj kaj en diversaj Esperanto-centroj.

    Edit U'JVA'RI

    docentino de la Universitato de Szeged (Andragoga Instituto)
    organizanto kaj gvidanto de la nova Esperanto-studformo en Szeged