ILEI
La logotipo de ILEI.
   Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.

  ...ni instruas Esperante!


   Ĉefpaĝo
   Instancoj
   Agado
   Dokumentoj
   Revuoj
   Adresoj

   

 

Kontaktu ILEI!

Novaĵoj

UK en Kopenhago: Tago de la Lernejo

INSTRUSPERTOJ de MULTAJ MONDANGULOJ

Dek nau prezentajhojn el preskau tiom da landoj ILEI enshovis en sian 7-horan programon "Tago de la Lernejo". La programon reghisoris estrarano Julian Hernandez Angulo; bonvenige parolis Stefan MacGill nome de ILEI kaj Claude Nourment nome de UEA. La publiko, kiu gamis inter 100 kaj 140 tra la tago, vidis bildojn kaj audis pri intstruado en Britio, Benino, Chinio, Kongo DR, Indonezio, Kubo, Francio, Germanio, Svislando kaj retio. Tiulasta ne referencas la svisan regionon, sed la unikan tutmondan virtuallandon de la komputika reto. Ni spektis kiel funkcias lecionoj en la socia renkontighejo "Dua Vivo", plie pri lernhelpiloj che lernu.net kaj edukado.net, ankau pri la kontribuo de sonlibroj kaj diskoj. Alia interveno resumis la efikon kaj novajn eblojn de komputikaj evoluoj en la lingvo-instruado -- ne restis neglektita la etika kaj kultura dimensioj de niaj lernprogramoj. Kelkaj prelegoj esploris la rolon de Esperanto en oficialaj instrusistemoj, la obstaklojn atingi oficialigon en mondo kie la lingvo-elekto tendencas al malmultigho, kaj transnaciajn projektojn kiuj estas fukciigataj helpe de Esperanto. Spite la kunpremitan programon, restis iom da tempo por demandoj kaj komentoj. Resume, oni spertis kaj spertos (la tago venos al fino post 90 minutoj) kalejdoskopon de plej diversaj iniciatoj, kursoj, seminarioj kaj eventoj el chiuj kontinentoj.

Stefan MacGill, Prezidanto, ILEI