La logotipo de ILEI.
   Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.

  ...ni instruas Esperante!


   Ĉefpaĝo
   Instancoj
   Agado
   Konferenco
   Dokumentoj
   Revuoj
   Adresoj

   

info@ilei.info

Novaĵoj

Juna amiko prezentita en jhurnalista konferenco

La Unua Tutmonda Kongreso de Esperantistoj-Jhurnalistoj okazis fine de majo en la litova chefurbo Vilno, organizita de Litova Esperanto-Asocio kaj la nacia jhurnalista asocio en Litovio, kun labora celo restarigi la koncernan movadan fakan asocion TEJhA tiel ke ghi povu ekpreni gvidan rolon en la Esperanta informado. La konferencanoj spertis eksterordinare bonajn laborajn kaj kunvenajn faciligojn, kun salonoj en la urbodomo de Vilno kaj la shtata parlamentejo. Vespere akceptis la konferencon la urbestro de Vilno kaj la Prezidanto de la Litova parlamento. Por plenaj informoj pri la arangho vizitu la retejon <http://www.esperanto.lt/board/zboard.php?id=jk>

Redakciano de Juna amiko, Stefan MacGill, havis okazon fari du prezentajhojn – unu kiu temis pri la perspektivoj kaj minacoj de ret-uzado por fizike presataj revuoj – temo traktata de pluraj referantoj tra la semajno. ILEI liveras du interesajn kazojn:

Unu estas Juna amiko, kie la revuo mem restas ekskluzive papera, sed ret-paghoj prezentas varbajn kaj suplementajn materialojn, arhhivon de aperintaj materialoj, la liston de 1500 akceptitaj radikoj por la verkado kaj plion – la gastigo che <lernu.net> malfermas al niaj legantoj babilejon, forumon, pliajn lernmaterialojn kaj enkonstruitan vortaron por dudeko da lingvoj uzebla apoge al chiuj prezentataj tekstoj.

La alia interesa kazo estas la liga organo IPR, che kiu membroj de ILEI rajtas elekti inter reta PDF-versio auh (je pli alta prezo) ricevi la presitan revuon. Post kvar-jara sperto, eblas konkludi ke nek la plej fortaj timoj nek esperoj realighis. La nombro da membroj mendantaj la paperan version ne falis konsiderinde (tio okazis chefe en kelkaj malpli pagipovaj landoj), nek aliflanke la ligo spertis la esperatan signifan kreskon en la membro-nombro.

La dua prezentajho estis pli strikte pri la revuo Juna amiko kaj estis prezentita per lumbildoj, kiuj baldauh farighos haveblaj. Tiuj elpashoj okazis en tago kiam la publiko disdividighis en tri sesiojn; la unua prezentajho altiris ch. 35 auhskultantojn, la dua malpli.

La partoprenantaro (180 personoj el 37 landoj) estis selektitaj, kaj la prelegantoj pli forte elektitaj, por doni altan nivelon de prezentado kaj diskutoj. Iuj, kiel ni, koncentrighis pri la administraj, financaj kaj enhavaj defioj de eldonado, aliaj pri etiko de jhurnalismo kaj rilataj temoj; la plimulto, sed ne chiuj, prezentis temojn pri la esperantisma jurnalismo. La tuton kuntiris kaj gvidis d-ro Humphrey Tonkin, tiel ke je foriro oni havis ne nur restarigitan jhurnalistan asocion (TEJhA), sed ankauh dekses-punktan agadplanon. Vidu la ret-paghon.

Tra la jaroj ILEI proksimigis sin al la laboro de UEA, krochante sin sur ghia strategia plano, kiu identigis tri shlosilajn agadkampojn: Edukadon, Informadon, Utiligon. ILEI evidente rilatas al Edukado, kaj efektive plenumas grandan parton de la laboro de UEA sur la kampo. Oni povus imagi ke refortighinta TEJhA iom post iom prenos similan rolon rilate al la kolono Informado. Kaj pri Utiligo respondecas chiuj fakaj asocioj (inkluzive de ILEI kaj TEJhA!)