|
info@ilei.info
|
Okazis la Esperanto-stagxo en Timisxoara
EAR (kunlabore kun la rumana ILEI-sekcio) organizis la unuan Esperanto-stagxon
por la rumanaj
esperantistoj en la periodo 1-5.09.2006, en Timisxoara. Cxeestis cxirkau 40
personoj el pluraj
Esperanto-kluboj/asocioj. La Programo estis suficxe ricxa kaj interesa. Okazis
kursoj por
komencantoj kaj progresintoj. Cxeestis ankaux 3 lernejanoj, al kiuj mi proponis
kurseton kaj
disdonis al ili multajn printitajn materialojn, por ke ili povu dauxrigi la
memlernadon hejme. Dum
la unutaga Simpozio oni prezentis kelkajn interesajn prelegojn. Mi parolis pri
ILEI kaj pri la
"Agadprioritatoj kaj gvidlinioj de ILEI por la periodo 2006-2009".
La rezulto estis ke mi varbis
du novajn membrojn (komence de la jaro 2007) por la rumana ILEI-sekcio; unu
inter ili deziris (kaj
pagis al mi la kotizon) havi ankaux surpaperan IPR-n. Do en la jaro 2007 nia
sekcio havos 19
membrojn.
Ni decidis okazigi en 2007 la EAR-Kongreson kaj eventuale Internacian Metodikan
Seminarion (kadre
de la dua E-stagxo), kun invito al kelkaj eksterlandaj profesoroj, eventuale
membroj en la
Internacia Ekzamenkomisiono. La evento devus okazi en trankvila kaj pitoreska
loko VATRA DORNEI.
Jam ni taskigis la kolegon Nicolae MACOVEI por kontakti la lokajn auxtoritatulojn
kaj esplori pri
la eblecoj kaj kondicxoj de tiu grava evento. Dume necesus disponigi al la dezirantoj
la
informmaterialon por internaciaj ekzamenoj de ilei/uea?
Alia novajxo estas ke mi instigis mian kolegon Nicolae MACOVEI (kiu logxas
kaj agadas en la
Moldava parto de Rumanio), por ke li pretigu 5-6 infanojn, kun kiuj li partoprenu
printempe la
Projekton FRINGOJ, cxe Kastelo Grezijono. Mi mem intencas pretigi 4-5 infanojn
por vojagxi al K.
Grezijono, cxar en Florenco okazis kunveno de la instruistoj en la Projekto
AKEL1 (neakceptita en
la Programo Sokrates), kaj ni decidis trovi novan formon por kunlabori, do ni
kunigos la du
projektojn, AKEL kaj FRINGOJ. Jam mi kontaktis gesinjorojn Elizabet` Barbay
kaj Ludoviko Ladeira
kaj informis ilin pri mia decido, tiel ke de nun ni devos detali la planon...
Je la 8-a de oktobro alvenos en Biksadon sinjoro Jean-Pierre BOULET kun franca
teamo, kadre de nia
komuna projekto helpi la lernejon kaj la logxantoj de Bixad, pere de helptransporto
de la franca
Fondajxo COURNON SANS FRONTIERES. Ni planis tion dum la ILEI-Konferenco kaj
UK en Litovio kaj dum
la jaro ni korespondis por disvolvi la planon... Pri cxio-cxi ni parolis detale
ankaux kun sinjoro
Profesoro Ronald J. Glossop, kiu vizitis la lernejon de Bixad kaj ankaux la
logxlokon de
Jean-Pierre BOULET.
Tiel, pasxo laux pasxo, kreskas la prestigxo de Esperanto. Per niaj komunaj/internaciaj
agoj ni
montras, ke Esperanto ne estas nur simpla lingva fenomeno, sed gxi estas ankaux
socie utila.
Gxuste pro tio la inspektoraro de mia distrikto subtenas morale mian E-agadon,
cxar pere de gxi
mi/ni multe helpis la lernejon. Do ne suficxas la vortoj, ni devas dauxre agi,
tiel Esperanto
vivas...
Mihai Trifoi (Rumanio)
|