|
info@ilei.info
|
Instruista kurso venas al sukcesa fino
Karaj!
Fine de augusto, vi ricevis multajn mesaghojn de ILEI pri niaj klopodoj certigi
la planitan instruistan kurson en Pollando. Nia propono de stipendiloj ricevis
bonan reehhon, tiel ke efektive la kurso altiris sufichajn partoprenantojn.
Post tiom da ekscitigho, alvokoj kaj decidoj, decas ke ni raportu la sukcesan
okazigon de la kurso, kun vere promesplena kolekto de kursanoj. Jen raporto
pri la arangho:
-----------------------------------
La Interlingvistikaj Studoj de UAM en Poznan kun la subteno de ILEI, UEA kaj
Budapeshta Medicina Klubo kunlabore kun www.edukado.net organizis internacian
instruistan kursaron, kiu disponigas la bazajn konojn necesajn por instruado
de Esperanto kaj trejnas la partoprenantojn pri metodiko. La kursaro necesigas
partoprenon dufoje en la surloka semajna sesio (la unua okazis inter la 12a
kaj 18a de septembro 2009 kaj la dua inter okazos inter la 30 januaro kaj 5a
februaro 2010), intertempan hejman laboradon, retan konsultighon kun la kursgvidantoj
kaj pretigon de laborajho pri metodika temo, kies prezento kaj fina ekzameno
okazos en septembro 2010.
Finighis la unua semajno, kun la partopreno de 9 studantoj el 8 landoj: Pollando,
Hungario, Italio, Litovio, Rusio, Slovakio, Francio kaj Hispanio.
La partoprenintoj ricevis 38-horan trejnadon pri lingvopedagogio, instruteknologio
kaj metodiko de esperanto-instruado (gvidata de Katalin Kováts kaj Ilona
Koutny), sekvis gramatikan minikurson kun Ilona Koutny kaj havis okazon parte
cheesti la prelegojn de la interlingvistika sesio de UAM, kadre de kiu ili auskultis
kurson de Vera Barandovska pri interlingvistiko, lekciojn de István Ertl
pri moderna literaturo, kelkajn horojn de sintakso gvidata de Probal Dasgupta.
Krom la plena studado kaj ekzercoj surlokaj, la partoprenantoj ricevis liston
de legendajhoj, prezentotajn taskojn kadre de la sekva renkontigho en februaro.
Dum la dua seminario krom pliaj lekcioj kaj ekzercoj okazos prezentoj de modellecionoj
kaj preparigho al la verkota diplomlaborajho.
Katalin Kovats
-------------
Fotoj pri la kursaro videblas che:
http://www.ipernity.com/doc/edukado.net/album/150279
Stefan MacGill
Prezidanto, ILEI
|