ILEI
La logotipo de ILEI.
   Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.

  ...ni instruas Esperante!


   Ĉefpaĝo
   Instancoj
   Agado
   Dokumentoj
   Revuoj
   Adresoj

   

 

Kontaktu ILEI!

Novaĵoj

UEA Edukaj temoj

    (ligo al PDF-varianto)

    La Estraro de UEA kunsidas en Roterdamo de la 15a ĝis la 17a de aprilo 2011. Samloke kunsidos la estraro de ILEI en la 16a ĝis la 18a de aprilo. Sekve, la edukaj temoj estis komence traktita en la Estraro de UEA, en la ĉeesto de la prezidanto de ILEI, kun pretigis la sekvan resumon:

    5.1 Laboroj en la postkongresa periodo.

    Raporto: SMG raportas pri la membrokresko en ILEI, pri la nove akceptita sekcio en Serbio, pri revivigendaj kaj fondataj sekcioj (Meksikio, Armenio, Kongo DR…), pri nunaj, novaj kaj potencialaj reprezentantoj kaj kontakt-personoj. La regula aktualigo kaj ampleksigo de nia retejo estis skizita, kiel ankau klopodoj por havi en ILEI volontulajn helpantojn.

    Ret-kontaktoj: Venas demando kiom ILEI starigas ret-kontakteblojn (babilejojn) al lernantoj de Esperanto – sekvenda demando – praktike plenumas tion partneroj kiel edukado_net kaj lernu_net, kaj paĝaroj starigitaj de unuopaj kursejoj au partoprenantoj en transnaciaj projektoj. La projekto Interkulturo logike devus prizorgi la temon.

    Projektoj subvenciataj: Venas demando kiom ILEI en sia nomo antaumetas projektojn al publikaj instancoj (EU-instancoj, Unesko, UN…)  Respondo estas ke ILEI mem ne multe faras tion, nek havas bonajn sukcesŝancojn. Sed niaj membroj kaj sekcioj tion regule faras, kun sukceso. Proponite, ke ILEI-anoj kunlaboru kun Landaj Asocioj de UEA por krei projektojn. SMG memorigas pri la unua Seminario pri Subvencipetado (okt, 2010), kies enhavoj devus konkretiĝi en la formo de gvidilo kiel starigi projekton  kaj verki petojn.

    5.2 Ekzamenoj UEA/ILEI

    Raporto: CNM kaj SMG raportas. La administrado firmas, ni havas pli ol cent ekzamenantojn, sed apenau okazas sesioj kaj nur malmultaj sukcesintoj. Necesas pli klare diskonigi la diferencojn inter la tradiciaj ekzamenoj kaj tiujn de KER (ekzemple en la ILEI- retejo) kaj trovi niĉojn, kie la tradiciaj ekzamenoj povu altiri klientojn. La ekzameno por blinduloj (UK 2011) estas klara tia niĉo.

    Rekono: Dezirindas iel doni pli oficialan rekonon al la ekzamenaj diplomoj – tra la Akademio, Unesko/UN au alia verŝajne ekstereuropa instanco.Komenca paŝo estas eldoni ilin en nacilingvaj variantoj.

    Sesioj: La tradiciajn ekzamenojn ni verŝajne ofertos en la ILEI-konferenco en 2012; esplorendas kiajn ekzamenojn ni ofertu en la UK en Hanojo. Dezirindas varba direktoro pri la ekzamenoj, kiel parto de la ekzamena komisiono, kies tasko estus veki intereson kaj sesio- petojn.

    Supera nivelo: Regularo ekzistas de 30 jaroj, mankas motoro. Logikaj partneroj por koncepti la ekzamenendajn materialojn estas Ilona Koutny (Poznano) kaj flanke de ILEI Duncan Charters. Apoge al tio necesas administra forto, por interalie konstati ĉu la regularo konvenas por nunaj bezonoj kaj la konceptoj de formota faka teamo. Indas sondi ĉe Grant Goodall en Usono, kiu klare havas la kvalitojn, sed dubeblas pri la tempo. Klare, supera nivelo bezonos apartan sed kunlaborantan liverteamon disde la nunaj organizaj fortoj.


    5.3 Ekzamenoj UEA/KER

    Raportas CNM lau raporto de Katalin Kovats; estas regula fluo de sesioj kaj sukcesintoj. Nenio por decidi.

    5.4 Financa disponigo de UEA por edukaj laboroj.

     

    SMG prezentas refoje la peton el la buĝeto de ILEI en januaro 2011:

    Apogo al Afrika agado (nun okazanta seminario en Kongo DR). 500 euroj. AKCEPTITE. Apogo al la trijara kurso en Poznano ekde sept 2011: 500 euroj AKCEPTITE
    Apogo al postsekvado de la seminario en Matanzas: praktike TAKE: 500 euroj. AKCEPTITE Apogo al la prilingva simpozio Julio, 2011: 1000 euroj. PROKRASTITA.

    Pri Afriko, ILEI el sia propra afrika kaso subtenas la nuntempe okazantan seminarion en
    Burundo je 400 euroj.

    Pri Poznano ILEI dediĉis 500 eurojn, do eblas oferti kvar stipendiojn, po 250 euroj. Nun urĝas
    stargi varb-kampanjon, i.a. tra ILEI-kanaloj, specife pri la haveblo de stipendioj.

    Pri la Simpozio ni prokrastas la decidon al dimanĉo, kiam povos ĉeesti Radojica Petrovic, la
    organizanto de la ILEI-konferenco kaj simpozio.

    5.5 Projekto ‘esperanto125’
    La projekto estis lanĉita pere de la aprila numero de revuo Esperanto. ILEI devas nun serĉi (refoje) partnerojn, konkretigi planojn kaj dediĉi ege pli da rimedoj. ILEI flankenmetis 500 eurojn por la projekto. Klare, la modesta reeho al la unua alvoko (nov 2010) devigos nin etskaligi la projekton. Dum la kunsido mem elformiĝis skiza buĝeto por 2011:

    Enspezoj:
    ILEI    500 euroj. Jam konsentita.
    IEI      1000 euroj   Lau propono kun kondiĉoj kiujn ILEI verŝajne povos plenumi.
    Partneroj po 50 euroj, nelimigita nombro, sed atendeble 6, do 300 euroj
    UEA   500 euroj proponata.

    Tio kreas enspezojn de 2300 eur.

    Elspezoj:
    Kontribuo al starigo de retejo: 100
    Kurskreo: 300
    Desegnado: 200
    Administrado: 1200  (principe je 5 eur hore) Reklamado: 500

    Sume 2300 eur.

    UEA audis la planojn kaj konstatis la buĝeton, sed prokrastas la decidon al dimanĉo, ĉar ĉi tio
    estas influata de la decido pri la simpozio.

    La kunsido konstatis ke la rilatoj inter UEA kaj ILEI grandlinie enordas kaj ke kunlaboro estas regula. ILEI dankis la eblon partopreni la diskutojn.

    SMG, R’damo, 15 apr 2011, 13.40h