|
info@ilei.info
|
Instruista trejnado alighfino por unujara kurso
Inter la plej gravaj celoj de ILEI estas la instruista trejnado. De jaroj
la membroj kaj aliaj esperantistoj premas nin starigi pli da kursoj, kaj fakte
kursoj estis foje efektivigitaj. Sed tiuj restis ghenerale movadaj aferoj,
tiel ke la sukcesintoj havis neniun universale atestatan diplomon fine de
la kurso. Por doni oficialan rekonon kaj nivelon, ILEI kunlaboras de du jaroj
kun la Universitato Adam Mickiewicz (UAM) en Poznano, Pollando. Tion ni vidu
kiel konkretigo de la celo instituciigi Esperanton en rekonatajn edukajn strukturojn.
Jam baldau proksimighas la limdato por partopreni unujaran kurson en la stud-jaro
2009-2010. Jen unika okazo; nenie alie estas je dispono simila oferto. Partopreno
estas la valora kontribuo al la altigo de la kvalito de nia instruado. Por
doni al tia kursaro firman estontecon, ghi devas nepre logi pli da kursanoj.
Chi tie iom post iom validos la anglalingva slogano: Use it or lose
it! (Esperante lauvorte: Uzu au perdu!, au kun rim-konservo:
Uzeko au forstreko!).
La kurso postulas dufojan surlokan partoprenon, komence de la unua semestro
de la 12a ghis la 18a de septembro, 2009 kaj komence de la dua de la 30a de
januaro 2010 ghis la 5a de februaro. Krom tio, la laboro estas plenumata distance,
kun retaj konsultighoj, pretigo de laborajho pri metodika temo kaj fina ekzameno
en septembro 2010. Kursfinintoj ricevas diplomon de ILEI kaj UAM pri la kurso.
Pri aliaj kondichoj, kostoj kaj kursgvidantoj, vidu la komunikon de marto
16, 2009. Senprokraste alighu au petu pli da informoj de: interlin@amu.edu.pl
Dum la surlokaj sesioj, studentoj povas sperti ankau la studsesiojn de la
trijaraj studentoj, kun eminentaj gastprelegantoj kaj krome kun la eblo partopreni
la kulturan aranghon bonetosan kaj renoman ARKONES, tuj post la studotagoj
en septembro.
Rektaj kvalit-trajnoj Eurocity ligas Berlinon kun Poznan trifoje tage (06.40,
12.40, 16.40) kun vojaghtempo de 2 horoj kaj 47 minutoj. La kursejo estas
ene de 500 metroj de la centra stacidomo. Studenta domo ofertas moderprezan
loghadon.
smg/ik, julio 31, 2009
|