ILEI
La logotipo de ILEI.
   Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.

  ...ni instruas Esperante!


   Ĉefpaĝo
   Instancoj
   Agado
   Dokumentoj
   Revuoj
   Adresoj

   

 

Kontaktu ILEI!

Novaĵoj

ILEI raportas

    50-a Kongreso de ILEI en Busano, Koreio

    Dua komuniko

    2017-07-19

    Rezulto de la Internacia Pedagogia FilmFestivalo de ILEI okaze de la Jaro de la Lernanto

    Alvenis al ILEI kvar filmetoj. Ili iris al internacia jhurio, kie membris tri profesiaj filmistoj kaj kvar shatantoj de filmoj kaj amatoraj filmistoj.

    Jen la rezultoj :

    La unua premio, 200 EUR uzotaj por partopreni internacian kongreson kiel IJK au UK au ILEI-kongeson, iras al KANG Caiqi, de El Popola Chinio, por shia filmo « Esperanto nia lingvo » en la kategorio « interkultura harmonio ».

    La dua premio, 100 EUR uzotaj por partopreni internacian kongreson kiel IJK au UK au ILEI-kongreson, iras al QUI Jieming kaj ZHENG Kexin, de China Radio Internacia, kiuj kune muntis du filmetojn. Gajnis la filmo « Printempa Festo 2 » en la kategorio « interkultura harmonio ». Ili devos inter si dividi la premion.

    Okaze de la 50-a kongreso de ILEI en Busano la 19-an de julio 2017 la kongresanoj donis la premion de la publiko, kiu estos diplomo, al la filmo « Fenestro al la mondo » de XIE Ruifeng, de El Popola Chinio, en la kategorio « interkultura harmonio ».

    ILEI kreos kanalon che Youtube kaj metos tien la kvar filmetojn.

    Okuloj

    Chiuj aktivecoj de la kongreso okazas en la oka etagho de la junulargastejo ARPINA en Busano. Do chiuj partoprenantoj estas ok-uloj. La salonoj havas la nomojn MEVO, JASMENO (lau la origina nomo loka) kaj CHONG, memore al LEE Chong Yeong, fama kaj altnivela korea esperantisto, eks-prezidanto de UEA kaj iniciatinto de la esperanto-versio de la manlibro pri Historio « Historio por malfermi estontecon », kiu prezentas detale la Historion de orienta Azio en la unua duono de la dudeka jarcento. La granda salono en la dua etagho por la frandvespero, la malfermo kaj la nacia vespero kompreneble nomighas Zamenhof.

    Ekskursoj

    Chiun tagon okazas ekskursoj. Merkrede okazis tre sukcesa tuttaga ekkurso per buso al la urbo Gyeongju kaj al la templo Bulguksa, mondheredajho de UNESKO. Post sia reveno la busanoj farighis busananoj denove.