|
info@ilei.info
|
ILEI-lernejoj: ĉu realigebla ideo?
ILEI-lernejoj: ĉu realigebla ideo? La 16-an de aprilo 2005 en Czajowice,
Pollando, estis subskribita Interkonsento inter la lernejo de Czajowice kaj
ILEI, laŭ kiu ILEI iĝis oficiala patrono de la lernejo. La Pola Sekcio
de ILEI, kiu tre proksime kunlaboras kun la lernejo ekde aŭg. 2004, daŭrigos
la kunlaboron kiel reprezentanto de ILEI. La plano estas kunordigi ĉiujn
lernejojn en Pollando kie Esperanto estas instruata kaj utiligata.
La subskribo okazis dum komuna E-Konferenco de la Pola Sekcio de ILEI kaj la
Studenta Scienca E-Rondo de Jagelona Universitato en Krakovo kun partopreno
de la gastigantoj: Direkcio de la lernejo en Ĉajovice kaj loĝantoj
de la vilaĝo. Ĉeestis reprezentantoj de la vilaĝestro, de Krakova
Societo Esperanto, de la vojevodia filio de Pola Esperanto-Asocio en Krakovo,
de la E-Klubo de Krzeszowice, ĉajovicaj instruistinoj kaj lernantoj, la
direktorino kaj infanoj lernantaj E-on en la bazlernejo de la apuda vilaĝo
Bębło, entute pli ol 80 personoj.
La centra motivo de la konferenco estis la homaj universalaj valoroj, kiujn
lernado de E-o enkondukas en lernejon. La interkonsenton pri patroneco subskribis
la direktorino de la lernejo, Agnieszka Basista kaj, nome de ILEI, la ILEI-komitatanino,
Maria Majerczak. Post la manpremo estis tralegita la speciala salutmesaĝo
de la Prezidanto de ILEI, Radojica Petrović, kaj interŝanĝitaj
simbolaj donacetoj: floro, kun simbolaj signifoj de la koloroj kaj longdaŭreco
de la planto, kaj ringo kun la verda stelo simbolanta gvidadon kaj kunigadon.
Dum la ceremonio regis tre solena kaj ĝoja etoso. La tutan aranĝon
planis kaj kunordigis Maria Majerczak. Foto-raporto aperos rete.
La sfero de la kunlaboro difinita per la interkonsento estas edukado, sen financaj
devigoj. Ĝi ligiĝas al universalaj kaj ĉiutempaj valoroj de Esperanto,
kiuj estas komuna komprentereno de la esperantistoj kun la aliaj homoj. Krom
tiuj, la Internacia Lingvo proponas al la lernejoj ĉiam kreskantan nombron
kaj rangon de praktikaj uzoj. Ĉie ekzistas homoj malfermaj, larĝmensaj,
aktivaj, ofte ne sciantaj pri tiuj ebloj, ravitaj ekkoninte ilin, kaj pretaj
utiligi Esperanton.
Tio pli vaste malfermas la vojon al la ĉefa agadtereno de ILEI –
la lernejoj. Ni informu! Ni instruu! Tio inspiris la kunlaboron de la pola sekcio
kun la lernejo de Czajowice, kiu nun, per la interkonsento pri patroneco, fariĝis
ILEI-lernejo. Tio jam sugestas pozitivan respondon al la titola demando. Ĉu
ĉiu sekcio de ILEI povas fari ion similan? Ĉu ni povos krei tutmondan
reton de ILEI-lernejoj? Certe jes, se ĉiu sekcio faros tion en sia lando.
|