ILEI
La logotipo de ILEI.
   Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.

  ...ni instruas Esperante!


   Ĉefpaĝo
   Instancoj
   Agado
   Dokumentoj
   Revuoj
   Adresoj

   

 

Kontaktu ILEI!

Novaĵoj

ILEI havas novan prezidanton

La 46a Konferenco de ILEI eniras sian trian tagon, en kies mateno okazis la dua kunsido de la Komitato de ILEI. Komence ĝi akceptis la daŭrigan tagordon kaj akceptis kun aplaŭdo la financajn raportojn pri 2012, sub kompreno, ke tiuj ne estas revizoritaj, kaj du/tri spezoj estas ankoraŭ konendaj. Post tio, la estraro estis senŝarĝigita rilate al la jaro 2012. Je tiu punkto du ĝisnunaj estraranoj, Zsófia Kóródy kaj Stefan MacGill demisiis el la estraro, konforme kun siaj anticipaj deklaroj pri tiu intenco. Ties motivo estis doni al la Komitato plenan liberecon en elekto de nova prezidanto.

Je tiu punkto transprenis la prezidadon la organiza teamo, Monique Arnaud kaj Marc Cuffez, kiuj plenumis la rolon de la elekto-komisiono, neniu el kies membroj partoprenas la konferencon. Tiu teamo konstatis, ke estas klare kaj sufiĉe anoncita nur unu kandidato: s-ino Mirejo Grosjean el Svislando. Post sinprezento, ŝi forlasis la salonon por ebligi liberan diskutadon. Post tio komenciĝis la balotado, kun tiumomente 36 validaj voĉdon-mandatoj. La rezulto estis elektiĝo kun 34 poraj, 1 sindetena kaj 1 kontraŭa voĉo. Post aplaŭdo sekvis akceptigaj rimarkoj de la nova prezidanto, kiu interalie aludis al la dezindireco okazigi trian Mondan Konferencon pri la Instruado de Esperanto, post la unua tia en Ĝenevo en 1922 kaj la dua en Prago en 1927. Post tiuj rimarkoj, la komitato pluiris al aliaj temoj.

La aliĝpeto kaj statuto de instruista sekcio en Sud-Afriko estis anticipe dissendita kaj montrita; la sekcio estis unuanime akceptita. La prezidanto de IEK, la gvidorgano de la internaciaj ekzamenoj de UEA kaj ILEI fariĝis per unuanima decido, s-ro Karine Arakelian el Armenio. La komisiito pri kandidatiĝo de novaj sekcioj transiris al s-ro Bharat Ghimire el Nepalo. Decidite prokrasti la elekton de nova vic-prezidanto ĝis la lasta sesio merkred-matene.

Notinde, ke la fonda prezidanto de ILEI en 1949 en Bournemouth, Britio estis s-ino Violet C. Nixon; sekve post sesdeko da jaroj, ILEI havas sian duan prezidantinon.

Dume, la konferenco pluiras kun riĉa kaj varia programo, priskribota en posta komuniko.

Pretigis: S. MacGill kaj M. Grosjean

Pli da informoj ĉe: http://ilei-konferenco.esperanto-urbo.de

Por plia diskonigo.