|
info@ilei.info
|
Eksciu per Juna amiko pri vjetnama jarfina festo!
Aperis numero 114 de Juna amiko la tria kaj kompletiga por 2005. Jen
kelkaj eroj el la enhavo:
- Princino Liliana kaj la Blanka Chevalo estas rakonto kiu gajnis la unuan
premion en la grupa kategorio de la nunjara fabel-konkurso. La verkintoj estas
tri knabinoj ch. 10-jaraj el Belgio, Hungario kaj Francio, kiuj amikighis
en la Internacia Infana Kongreseto (IIK).
- Kolorfotoj de la ci-jara IIK en Litovio aperas sur la dorsa kovrilo.
- Tradicia Tet-festo en Vjetnamio, de nova kunlaboranto Nguyen Thi Ngoc Lan
rakontas kiel oni tie festas la novjaron (lau ilia kalendaro) kaj la alvenon
de printempo.
- En la rubriko LUME, prizorgata de Monika Molnar, ni enrigardas kuirejon,
kie infaneto Bo asertas sian memstarecon. La rubriko LUDE gastigas bildstrian
serion de Stefan MacGill, chi-numere Ernio kaj Emilo finfine renkontighas.
La rubrikon LASTE plenigas artikolon de Nora Svenonius (12-jara) pri vegetala
manghado; tio estas speco de vegetarismo.
- La regula rubriko Interkultura mondo, sub prizorgo de Lena Nadikova (Rusio)
prezentas sur 4 paghoj grupon en Bangaloro (Hindio).
- Artikolo pri nord-amerikaj indianoj estas transprenita el Kontakto, por
ke legantoj de Juna amiko ekkonu tiun revuon de TEJO.
- La Julfesto estas la temo de la regula rubriko de Judit Felszeghy, kiu proponas
konversaciajn temojn, per kiuj hungaraj studentoj preparas sin por shtataj
ekzamenoj.
La kunlaborintoj en nia nun numero loghas en Belgio, Britio, Chehhio, Finnlando,
Francio, Germanio, Hindio, Hungario, Italio, Kroatio, Lativo, Rusio, Serbio,
Slovakio, Svedio, Usono kaj Vjetnamio.
La novaj 52-paghaj numeroj kaj la nova prezento-stilo estas bone akceptitaj
kaj pluiros en 2006 kun la samaj abonprezoj: 14 EUR en A-landoj kaj 9
EUR en B-landoj (po 11 kaj 7 resp. ekde 3 ekz.). Perantoj en 30 landoj akceptas
nun viajn abonojn por 2006.
SMG
|