La logotipo de ILEI.
   Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.

  ...ni instruas Esperante!


   Ĉefpaĝo
   Instancoj
   Agado
   Dokumentoj
   Revuoj
   Adresoj

   

info@ilei.info

Novaĵoj

Sukcesa ekzamena sesio

Okazis en pasko sesio de la internaciaj ekzamenoj de UEA/ILEI, vers^ajne
la plej granda de lastaj jaroj. Tio okazis kadre de la Printempa Seminario
Internacia (PSI) en St. Andreasberg, urbo trovig^anta en alteco de 700 metroj
en la Harz-montaro de Germanio. Prezentis sin ses elementaj kaj ses mezaj
kandidatoj, el Germanio, Belgio, Francio kaj Brazilo. La kulturaj konoj
kutime pruvig^as defia parto de la ekzamenoj; en c^i tiu sesio la
kandidatoj relative bone plenumis la bezonojn, c^ar la plimulto el ili
atingis la ekzamenojn tra la studsesioj de la Germana Esperanto-Centro
en Herzberg, dum kiuj la kulturo, historio kaj literaturo estas forte
emfazataj. Tiu centro organizis la ekzamenan sesion kadre de PSI, kaj
samtempe plian stud-sesion por siaj kursanoj. Ekzamen-rezultoj estos
sciataj post rekontrolo de la taskaro flanke de la IEK.

Stefan MacGill