ILEI
La logotipo de ILEI.
   Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.

  ...ni instruas Esperante!


   Ĉefpaĝo
   Instancoj
   Agado
   Dokumentoj
   Revuoj
   Adresoj

   

 

Kontaktu ILEI!

Novaĵoj

Resumo de decidoj el la Estrarkunsido de ILEI, 16-18 aprilo, 2011

    La estraro de ILEI, en cheesto de 5 el la 6 nuntempaj estraranoj:

    Aprobis la starigon de multlingva retejo por ILEI, ene de la limoj de la nunjara buĝeto. La retejo komence havos provperiodon antau la publika lancho. La nova kaj la nuna retejoj ekzistos paralele, char ili celas malsamajn publikojn.

    Decidis, ke la Konferenco en 2012 okazos en Chinio, surbaze de la sola ricevita invito. Tiu propono skizis eblojn en kvar urboj, el kiuj du estas preferataj: Xian en Shanxi provinco kaj Kunming en Yunnan provinco.  ILEI kunlaboros kun la china sekcio por elekti ghis la fino de majo la urbon kaj la datojn (depende de baldaua findecido pri la datoj de UK). Tiel ni aperigos bazajn informojn, kotizojn kaj alighilon antau Kopenhago.

    Konfirmis financan apogon el la Afrika Kaso de ILEI por la aprila seminario kaj ekzamensesio en Rumonge, Burundo, por mildigi la kostojn por partoprenantoj.

    Konfirmis financan apogon por nun okazanta evento en Kinshaso, Kongo DR, kadre de la jara disponigo de UEA por edukaj agadoj.

    Konfirmighis, lau la sama bazo, financaj rimedoj por postsekvi la rezultojn el la konferenco kaj seminario en Matanzas; praktike tiu apogo transiros al edukaj agadoj kadre de la Tut-Amerika Kongreso de Esperanto (TAKE) okazonta en Sao Paulo en Julio 2011.

    Konfirmis sammaniere subtenon por la tri-jara kursaro pri interlingvistiko en la Universitato Adam Mickiewicz en Poznano; egalaj kontribuoj de UEA kaj ILEI permesas la anoncadon de kvar stipendioj kun valoro de po 250 euroj.

    Fortigis la eblojn liveri altkvalitan simpozion kadre de la 44a ILEI-konferenco, kunlabore kun la Universitato de Kopenhago kaj Centro de Esploro kaj Dokumentado (CED), pere de disponigo de mil-eura subteno de UEA.

    Formulis manieron liveri membrokartojn al tiuj sekcioj au homoj, kiuj deziras tion, kun minimumaj plusaj kostoj au labordevoj je la internacia nivelo.

    Decidis limigi la apogon por membrigo de personoj per la Koleghelpa Kaso al la jam deciditaj 25 ricevantoj; la plia dudeko da dezirantoj eniru atendovicon, esperante je pozitiva reago al refoje farota alvoko por apogo.

    Konsentis inauguri retan anoncadon de anstatauantoj por la komitataj kunsidoj en Kopenhago, kondiche, ke la anstatauanto kunportu subskribitan paperan version de la rajtigilo al la konferenco.

    Fiksis temon por la Tago de la Lernejo en Kopenhago: Edukado al Interkompreno.

    Konsentas peti al la elekto-komisiono serchi kandidatojn por la vaka sekretaria loko, cele al elektigho en Kopenhago, kaj anoncas novan lauofican retadreson por atingi la sekretarion de ILEI, evitante la neceson uzi privatan adreson. La adreso estas: ilei.sekretario@gmail.com

    Intertempe tiu adreso gvidas al laborteamo bazita en Herzberg, kiu plenumas la sekretariajn laborojn.

    La estraro plie trastudis provizoran finkalkulon de la kontoj 2010, fiksis proponojn por influi bugheton 2012 – kreota oktobre. Alighoj al Kopenhago atingis 54. La deklarita membronombro por 2011 estis sumigita kaj atingas ch. 500 – do longa vojo por preteriri la 755 el la pasinta jaro – seso da landoj devas ankorau sendi membrolistojn. Abonoj al Juna amiko proksimighas al 400 – do pli restas sopirataj!

    La kunsidado en ambau estraroj (UEA kaj ILEI) disvolvighis en pozitiva etoso, kiel ankau la kunlaboro inter la du organizoj.

    Raportas: La estraro de ILEI, Roterdamo, 18a de aprilo, 2011

    Ligo al PDF-varianto