|
|
||
|
|
Estrarkunsido en KrakovoLa Estraro de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) kunvenis en la urbo Krakovo (Pollando) inter la 23-a kaj la 26-a de oktobro 2008. La okazigo de kunsido tie celis, interalie, la konatigxon kun la lokaj organizantoj de la sekvajara ILEI-Konferenco, finesploradon pri la kondicxoj por logxado, kunvenoj, ekskursoj, ktp. Surbaze de tiaj informoj estis finkompilitaj la 1-a informilo kaj aligxilo
por la sekvajara konferenco, baldaw publikigotaj en IPR kaj ankaw en la ILEI-hejmpagxo. Konstatinte la ekonomian bonfarton kaj stabilan staton de ILEI, estis adoptitaj diversaj decidoj. Unu el ili estis la akcepto de Kubo kiel lando, kie efektivigxu la Konferenco en la jaro 2010. Plie, la Estraro traktis diversajn temojn, kiel la sekvojn de la Konferenco
en Porto Novo. Kiel dawrigo de la laboro de ILEI en Afriko, kune kun la respondeculoj
de la Afrika Komisiono estas nun planata la okazigo de trejnseminario en Kinshasa
en la jaro 2009. ILEI disponigos lernolibrojn el propra La estraro lancxos perposxtan vocxdonadon de la komitato, cxar la cxijaraj kunsidoj de la komitato en Benino ne estis kvorumaj kaj, sekve, ne decidorajtaj. Plurfoje estis mencioj al la kunlaboreblecoj kun lernu.net, kio kristaligxos
en la formo de diversaj projektoj en la dawro de la sekvaj monatoj. Estis priparolo kun la UEA-reprezentanto pri la eblecoj akordigi kaj komplementigi la temojn de la ILEI-Konferenco kaj de la Universala Kongreso ekde la venonta jaro. Kun la TEJO-Observanto estis traktita plano por la plua okazigo de seminarioj
de Flugiloj de Malfacila Vento kadre de TEJO-arangxoj kaj pri tio
plue zorgos Radojica Petrovic kaj Sjoerd Bosga kaj tiusencan kunlaboron ilin
kunordigos. Estis aprobita la lancxo de oferto de la ILEI-Libroservo, pri kiu en la dawro de la sekvaj tagoj estos disponeblaj informoj. Informis:
|