ILEI
La logotipo de ILEI.
   Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.

  ...ni instruas Esperante!


   Ĉefpaĝo
   Instancoj
   Agado
   Dokumentoj
   Revuoj
   Adresoj

   

 

Kontaktu ILEI!

Novaĵoj

FRINGOJ 2010 en Grezijono

    Kurso-gvidantoj, volontuloj, gepatroj kaj geavoj,
    partoprenu kaj partoprenigu infanojn au gejunulojn enFesta Renkonto Internacia de Geknaboj
    de la 17a g'is la 24a de aprilo 2010.

    Karaj geamikoj kaj kolegoj,
    Post malfacila lanc'-periodo, mi g'ojas anonci al vi ke FRINGOJ revenos al pli facila disvolvig'o :
    1e - La renkontig'o denove malfermig'as al infanoj inter 8 kaj 17 jaraj
    2e - Ni revenos al nia kara Esperanto Kultur-Domo, la kastelo Grezijono

    La kastelo Grezijono , apud Angers [Anje’], jam havas longan tradicion pri Esperanto-stag'oj, c'u por plenkreskuloj, c'u por infanoj. (http://gresillon.org).
    FRINGOJ estas novstila porgeknaba semajno, kiu jam 3 fojojn sukcese disvolvig'is. Kompreneble, g'i celas kontribui al plialtigo de la lingva nivelo, sed ankau ambicias evoluigon de la partoprenantoj al pli da komunikemo, aktivemo, kreemo kaj memfido en g'oja internacia etoso. Organizas g'in Bondy-Espéranto.

    Nia programo konsistos el
    PREPARO DE GRANDA FESTO
    kun spektaklo, ekspozicio, eble ludoj…, en kiu
    c'iu preparos tion, kion li / s'i plej s'atas.
    La festo okazos vendrede (lastan vesperon) kaj malfermig'os al ekstera publiko, esperantista au ne. Urbestro kaj j'urnalistoj estos invititaj.
    Mi petas urg'an (sed provizoran) sin-anoncig'on de la interesataj grupo-gvidantoj : nur tiuj kiuj ekrilatos kun mi, eliz.barbay@wanadoo.fr , antau la fino de 2009, povos ricevi rabaton.

    Espereble ni kunkreos kultur-ric'an mozaikon neforgeseblan por la infanoj.
    Amike,
    Elizabet Barbay, organizantino


    Alig'-adreso : FRINGOJ
    Elizabet’ Barbay – 25, allee Gabriel Faure –
    FR 93140 BONDY
    Tel : +33 (0)1 48 47 23 87 - eliz.barbay@wanadoo.fr

    Grupo-gvidontoj,
    la organizantoj atentigas vin pri 3 gravaj punktoj:
    Bonvolu:
    1) Ekrilati kiel eble plej frue kun Elizabet’ Barbay, ec se vi ankorau ne scias precize la nombron de viaj partoprenontoj.
    2) Pripensi ekde nun, kion vi s'atus prezenti, kiel enmiksi infanojn el aliaj grupoj, kiu materialo necesos...
    3) Klopodi por ke la nunaj komencantoj akiru minimuman konversaci-kapablon antau la renkontig'o.