|
|
||
|
|
Infanoj amuzis sin arbare
Denove okazis Infana Kongreseto, samtempe kun la Universala Kongreso en Vilno.
Kvardek infanoj inter la agoj de 6 kaj 15 partoprenis, en 13 landoj. Tiuj estis
europaj landoj de Francio gis Latvio mem, kaj aldone Kazahio, Japanio
kaj Kanado. La kongresanoj iris buse al Pailgis, 40 km norde de la UK en la Litova cefurbo. Tie atendis ilin bela lago kaj arbaro. Cirkau la mangejo kaj kunvena halo, staris pluraj dometoj kun dormejoj. Infanoj kaj gvidantoj kelkfoje promenis kaj plukis fungojn kaj berojn fragojn kaj mirtelojn. Preskau ciutage oni nagis kaj akvo-biciklis. Dufoje, oni kolektigis cirkau fajro. Ofte ni ludis flug-pilkon kaj korbo-pilkon kaj fut-balon (infanoj kontrau gepatroj kun fina rezulto 2-2). Ankau okazis sporta olimpiko. La ekskurso estis al la UK kaj Vilno, kie infanoj kaj gepatroj vizitis la malnovan urbon kaj monton kun kastelo kaj turo, de videblis la urbo kaj gia rivero Neris. Okazis multaj bonaj vesperajn programoj tuta buspleno da infanoj el la pola urbo Peplin, kiuj kantis kaj popol-dancis por ni. Ankau venis la litova televida infana koruso, gitaristo Povorin el Rusio, litova trupo kiu prezentis modernajn dancojn kaj japanaj gastoj kiuj ebligis al infanoj vesti sin per kimonoj.
Vi trovos bele arangitan paradon de pli ol cent fotoj ce la komputila adreso: http://bertosch.free.fr/iik2005fotoj/index.html |
||
|
© Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj |
|||