|
info@ilei.info
|
Intensa kurso por poloj kaj slovakoj
En la kadro de la Partnera Projekto Lernado dum la tuta vivo de
GRUNDTVIG-programo 2009-2011 (subtenata de la Europa Unio kaj organizita de
PEA, E@I kaj ICH kun la partopreno de www.edukado.net
kaj ILEI), Katalin Kovats, redaktoro de edukado.net, gvidis tutsemajnan
intensan programon inter la 22a kaj 29a de majo 2010 por entute 28 polaj kaj
slovakaj partoprenantoj de la projekto. La programo okazis en sudpollanda Rytro,
apuda vilago de Nowy Sacz, el kiu urbo devenis la triono de la grupo.
La motoro de la projekto, Halina Komar (prezidanto de Pola Esperanto-Asocio)
lanchis la seminarion kun la speciala celo lingve perfektigi la kursanojn kaj
pretigi ilin al la KER-ekzamena sesio, okazigota dum SES en Slovakio, kiun la
grupo partoprenos kiel trian aranghon de la projekto.
Fine de la semajno 23 personoj jam surloke alighis al la somera KER-ekzamensesio.
Valoras legi la detalan raporton kun fotoj fine de la reteja anonco: http://www.edukado.net/anoncoj/23352
Amike salutas chiujn: Katalin Kovats
|