La logotipo de ILEI.
   Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.

  ...ni instruas Esperante!


   Ĉefpaĝo
   Instancoj
   Agado
   Dokumentoj
   Revuoj
   Adresoj

   

info@ilei.info

Novaĵoj

Juna amiko - rete kaj revue

La unua numero de Juna amiko estis ekspedita tra majo kaj devas esti nun en
la manoj de legantoj. Tiuj sentos, ke ili tenas pli dikan, enhavo-richan
eldonajhon. 52 paghoj, novaj rubrikoj, kvar plenkoloraj paghoj, nova stilo.
La plia amplekso permesas proponi ion por chiu agh-grupo, por chiu
lingvo-nivelo, kaj por pli diversaj interes-kampoj.

Ni nun havas 720 abonantojn, do ni serchas malpli ol cent pli, por superi la
pasintjaran sumon, kaj tiel doni la la revuo komfortan financan pozicion.

Ni reklamis "Pli da revuo, pli ol revuo". Por pravigi la duan parton de la
slogano, ni regule kreskigas la hejmpaghon che http://www.lernu.net. Iru
tien, eniru la bibliotekon kaj klaku je "Juna amiko". Antaux monato ni
aperigis la unuan parton de la ses-parta serio "Mira" - aventuro de
detektivo. Nun ni aldonis la duan parton, kaj la tria parto aperos komence
de julio. La serio aperis en Juna amiko tra 2003 kaj 2004.

SMG


© Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj