|
info@ilei.info
|
Karaj miaj geamikoj!
Mi havas du petojn al vi:
1. Al "Instruista trejnado" (en urbo Poznan) mi skribas mian faklaborajhon.
Mia elektita temo estas : Esperanto-projekto "Comenius" kaj
ghia efiko al infanoj. Mi shatus peti helpon de tiuj kolegoj, kiuj jam partoprenis
saman projekton en la lastaj jaroj AU ghuste nun partoprenas,
bv. skribi al mi mallongan (maks. unupaghan) resumon pri sia projekto (de kiam
ghis kiam dauris/as la projekto, kiuj estis/as la partneroj, kiel
sukcesis la internaciaj renkontighoj ktp...) . Kaj aldone letereton por doni
vian konsenton aperigi vian resumon pri via projekto (kun fotoj, se
eblas) en mia faklaborajho. Se eblas mi petus ankau fotojn.
Mi elkore antaudankas vian helpon.
2. Mi volonte akceptas leterojn de tiuj kolegoj, kiuj instruas Esperanton en
bazlernejoj ie ajn en Europo, kaj ili havas emon partopreni
sekvan projekton "Comenius", ili volus esti partnero. Mi kolektas
la informojn pri la bazlernejoj kaj instruistoj kaj la kolektaron daure mi
klopodas aperigi ankau en la gazeto JUNA AMIKO por ke niaj lernantoj havu pli
da shanco ekkoni la mondon pere de nia bela lingvo, pere de tiu projekto!
Atendante viajn leterojn,
Estimate kaj amike,
Julianna Vas-Szegedi,
vasszegedi@gmail.com,
Hungario, Tiszafüred
|