|
info@ilei.info
|
ILEI aktiva en jubilea kongreso
Antaux cent jaroj en la urbo Ceret la unua kataluna Esperanto-asocio estis
fondita de Paul Berthelot. Tial okazis jxus tie la 32a Kataluna Kongreso de
Esperanto. Tiu tri-taga evento logis centon da partoprenantoj. Cxefe literaturo
kaj instruado figuris en la faka programo kaj ILEI kontribuis al la dua per
du engagxigxoj de vic-prezidanto, Stefan MacGill.
Unue, li gvidis du-tagan tri-horan atelieron; cxiuj 15 lokoj estis okupitaj.
La programo inkluzivis paran ekzercon ligi gramatikajxojn kun komunikaj kapabloj,
prezenton kaj diskuton de skemo instrui la transitivecon de verboj, realigon
de rol-ludo pri la aventuroj de E-spiono 005 (rezulto de lastaj tri okazigoj:
Esperantistoj 1, Volapukistoj 2), rigardon al paroliga, kunlaboriga tasko kaj
diskuton kiel reteni lernantojn en libervolaj kursoj.
Due, li prelegis dum 70 minutoj kun 20 minutoj da diskuto pri la temo "Cxu
Esperanto havas didaktikan gramatikon?". La demando estis respondita jese,
sed kun aldono ke evoluo de pliaj kaj pli bonaj gramatikaj sxtuparoj eblas kaj
indas. Krome, la ecoj de situaci-komunika instruado venis sub la lupeon. Resumo
de tiu prelego, kaj du apogaj materialoj por la ateliero estas elsxuteblaj en
PDF-formato el la kongresa hejmpagxo: http://www.esperanto-ct.org/c/novetats/32KKE_Ceret.htm
La literaturan parton prizorgis cxefe Aleksander Kojxenkov, de la eldonejo Sezonoj
kaj revuo Ondo de Esperanto, kiu interalie prelegis pri la verkoj de Cxehov.
Kvar katalun-lingvaj libroj estis lancxitaj. Arno Lagrange prezentis la nunan
staton de la Vikipedia projekto. Kantis Jxak Le Puil, Kaj Tiel Plu kaj la duo
Jomart kaj Natasxa. Teatro-Trupo de Tuluzo prezentis komedion "Familia
etoso" de Agnes Jaoui kaj Jean-Pierre Bacri en traduko de Rikardo Cash.
SMG
|