|
info@ilei.info
|
KONFERENCA RAPORTETO
La 38-a ILEI-Konferenco okazis en la urbo Kaunas (Litovio) inter la 30-a de
julio kaj la 4-a de awgusto 2005. Aligxis 60 personoj el 25 landoj. La
konferenca temo estis 'Interkultura Komunikado en edukado' kaj gxi estis
traktita dum aparta simpozio organizita meze de la konferenca semajno de
diversaj specialistoj pri la temo.
La simpozio okazis kunlabore kun Vilnius Universitato Kaunas Humanisma
Fakultato, gxi estis dulingva (angla kaj Esperanto) kun samtempa
interpretado kaj estis malfermita al la gxenerala publiko.
La programon ricxigis la kontribuoj de diversaj kolegoj pri 'Projekto Bixad'
(Mihai Trifoi), 'Esperanto-instruado en Litovio' (Vera Valentaite), 'Kulturo
de Esperanto' (Ron Glossop), 'Kiel sukcesigi E-kursojn' (Julián Hernández),
ktp. Certe interesoplena estis kvizo proponata de Josef Shemer el Israelo.
Gravan lokon okupis la Lingva Festivalo. Gxi okazis en la cxefstrato en la
urbocentro de Kaunas kaj estis prezentitaj lingvoj kiel la japana, la
franca, la angla, la hispana, esperanto, ktp. Por la malfermo kaj fermo de
la Festivalo estis uzita spaciale konstruista podio, kio ankoraw pli
videbligis nian arangxon.
Dum la eksursa parto de la Konferenco eblis konatigxi kun la urbo Kaunas
mem, la verkoj de la fama pentristo Ciurlionis, la muzeo de popola
vivmaniero kaj la parko de Aukstaitija.
La komitato kunsidis dum 4 horoj. Cxeestis reprezentantoj el Awstralio,
Britio, Finnlando, Francio, Hungario, Italio, Japanio, Kroatio (KEU), Kubo,
Nederlando, Pollando, Rumanio, Ukrainio kaj Usono. La cxefaj decidoj de la
komitato estis la jenaj:
-elekto de Aida CIZIKAITE kiel estrarano
-aprobo de provizora bugxeto por la jaro 2006
-refondo de la Lerneja Komisiono
-akcepto de Reprezentanto por Hispanio
-starigo de Scienca Komitato por IPR
La sekvajara Konferenco okazos en Italio. Informoj pri gxi aperos en la
4-a numero de IPR.
Atilio ORELLANA ROJAS
Sekretario
|