La logotipo de ILEI.
   Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.

  ...ni instruas Esperante!


   Ĉefpaĝo
   Instancoj
   Agado
   Dokumentoj
   Revuoj
   Adresoj

   

info@ilei.info

Novaĵoj

Konkurso por ILEI-Konferenco 2011

ni akceptas proponojn de c'iuj landoj kaj c'iuj kontinentoj!

    Chu Vi jam audis pri ILEI - la ununura esperantista organizo, kiu konferencis en c'iuj kontinentoj?
  • 2007 - Azio (Ranzan, Japanio)
  • 2008 - Afriko (Portonovo, Benino)
  • 2009 - Europo (Krakovo, Pollando)
  • 2010 - Ameriko (Kubo)
  • 2011 - proponu Vi!
  • ILEI-Konferenco povas okazi c'ie, kie estas aktivaj esperantistoj.

    Chu Vi s'atus partopreni en tiu tre grava evento - kunveno de Esperanto-instruistoj - veraj kaj c'efaj disvastigantoj de la lingvo?

    Chu Vi revas, ke la plej aktiva esperantista faka asocio konferencu en Via kontinento, Via lando, Via regiono, Via urbo, Via distrikto, Via sekcio, Via klubo, Via lernejo?

    - Neniu problemo! -

    Invitu la ILEI-Konferencon!

    Tiukaze Vi havos eblecojn:

  • konatigi la mondan esperantistaron kun Via agado surloka,
  • al Via surloka medio montri, kiom utilas Esperanto,
  • preskau senkoste partopreni unu el plej gravaj movadaj eventoj,
  • perfektigi sian lingvokonon, inters'ang'i spertojn,
  • trovi amikojn kaj kolegojn por profesia agado.
  • Por pretigi inviton bonvolu trafoliumi la Internacian Pedagogian Revuon (IPR) de kelkaj lastaj jaroj kaj trarigardi la informojn pri la pasintaj konferencoj en retpag'o de ILEI www.ilei.info c'e konferenco au rekte en http://www.ilei.info/agado/index.php?lingvo=eo au kontakti la estraron de ILEI.

    Via propono kaj subskribita Konferenca Regularo (troveblas en retpag'o de ILEI c'e Dokumentoj) devas atingi la estraranon pri konferencoj g'is la 1-a de majo 2009.

    Vian proponon bonvolu sendi al la estrarano pri konferencoj Aida Cizikaite rete al: aidute@mail.lt au perpos'te al: Aida Cizikaite Kapiniu 11- 15 LT-50189 Kaunas Lietuva / Litovio

    La estraro traktos c'iujn proponojn kaj c'iuj proponintoj ricevos respondon pri elekto de la konferenca loko. La celo estas sufic'e frue anonci pri la elektita loko kaj dato por tre bone pretigi la konferencon, por allogi kiel eble pli multe da partoprenantoj, por fari nian konferencon s'atata kaj prestig'a E-arang'o, al kiu kunvenu ne nur instruistoj kaj instruantoj, sed c'iuj lingvemuloj. Alig'u al nia teamo invitante la konferencon en 2011! Por vidi, ke vere valoras partopreni kaj inviti ILEI konferencon - venu al Krakovo kaj spertu mem - pliaj informoj en http://www.ilei.info/agado/Krakovo.php

    Aida Cizikaite

    Estrarano de ILEI pri konferencoj