ILEI
La logotipo de ILEI.
   Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.

  ...ni instruas Esperante!


   Ĉefpaĝo
   Instancoj
   Agado
   Dokumentoj
   Revuoj
   Adresoj

   

 

info@ilei.info

Novaĵoj

Ilona Koutny: La Esperantisto de la Jaro 2008

    La Ondo de Esperanto iniciatis en 1998 chiujaran proklamon de La Esperantisto de la Jaro. Al la projekto alighis reprezentantoj de diversaj tendencoj en la Esperanto-komunumo kaj sendependaj kompetentuloj.

    Kiel la unua laureato en 1998 estis elektita William Auld. En 1999 lin sekvis Keppel Enderby. En 2000 estis distingitaj tri personoj: Hans Bakker, Mauro La Torre kaj Jouko Lindstedt. Poste laureatighis Osmo Buller (2001), Michel Duc Goninaz (2002), Dafydd ab Iago (2003), Helmar Frank (2004), Povilas Jegorovas (2005), Bertilo Wennergren (2006), Peter Zilvar (2007).

    D-rino Ilona Koutny, hungarino loghanta en Pollando, estas proklamita la La Esperantisto de la Jaro 2008 pro la kompetenta kaj sukcesa gvidado de la Interlingvistikaj Studoj che la Universitato Adam Mickiewicz (UAM) en Poznan'. Chi-jare shi aparte meritis rekonon pro la dekjarigho de la Studoj, pro la ekzamensesio de la tria grupo, pro la unua instrurajta ekzameno kune kun ILEI, pro la komenco de la kvara grupo, kaj speciale pro la simpozio Lingvistikaj kaj kulturaj aspektoj de interlingvistiko, kiun shi pretigis kaj efektivigis chi-septembre che UAM. La chi-jara elekto estas duoble rimarkinda. Unue, Ilona Koutny estas la unua virino, kiu ricevis la titolon La Esperantisto de la Jaro. Due, shi ricevis rekorde multajn vochojn kompare kun la aliaj kandidatoj trioble pli ol la slovaka aktivulo Peter Balaz, kiu okupis la duan lokon. En la februara kajero de La Ondo de Esperanto aperos intervjuo kun Ilona Koutny.

    Halina Gorec'ka sekretario

    Pliajn informojn pri la projekto kaj intervjuojn kun chiuj antauaj laureatojn legu rete che http://www.esperanto.org/Ondo/Ind-jaro.htm

Noto de Jozefo Nemeth: en IPR 2008/4 oni povas legi ne nur ampleksan intervjuon kun Ilona Koutny, sed ankau pluraj aliaj materialoj ligighas al shia agado.