|
info@ilei.info
|
La instruo de perfekta paro
Porinstruista perfektigxo dum la 23-aj Pedagogiaj Tagoj de la Hungara Sekcio
de ILEI kaj Metodika Seminario de edukado.net
Onidire (ankaux) hungaroj estas strangaj rekordemuloj ecx en Esperantio.
En la 30-aj jaroj de la pasinta jarcento okazis amasbatalo antaux la prelegejo,
kie la 200 lokojn jam okupis 300 personoj, sed ankoraux centoj volis eniri por
cxeesti seminarion de la hungardevena Andreo Cseh. Nuntempe mirigas la mondon
la fakto, ke de jaro al jaro kvin miloj da hungaroj akiras sxtatan atestilon
pri meznivela kono (B2) de la lingvo E-o - por validigi sian universitatan diplomon.
La lastan semajnfinon de oktobro 2006 kulminis la mirakloj en Budapesxto: en
sian landon revenis profeto, kiun kvardeko da E-instruistoj volis auxskulti
tie!
Por skeptikuloj envicigxu tamen tri kauxzaj klarigoj almenaux pri tiu lasta
fenomeno: la heroino de la antauxa frazo - Katalin Kováts - havis grandan
fakan prestigxon jam en la 90-aj jaroj, kiel altlerneja metodologo en la hungara
urbo Szombathely; post la internaciigxo de sxia kariero restis seninterrompa
la rilato kun la samlandanoj (en marto 2004 okazis interesa interreta kunlaboro
dum la Budapesxtaj Pedagogiaj Tagoj pri edukado.net, la plurelektaj gramatikaj
testoj faritaj de la partoprenantoj de la PT en oktobro 2005 estas konsulteblaj
en la pagxaro de edukado.net ktp.); fine, akompanis sxin Sylvain Lelarge, kiun
oni persone ankoraux ne konis en tiu cxi rondo. La seminarianoj kolektigxis,
do, kun grandaj atendoj, la du gvidantoj venis kun kofregoj da diversaj materialoj
kaj kun la rutino de sukcesa kunlaboro.
Katalin entreprenis la taskon largxigi la horizonton per diskonigo de historiaj
kaj nuntempaj metodologiaj novajxoj, Sylvain respondecis pri la korpa kaj mensa
aktivigo de la cxeestantaro. Samtempe oni povis sperti la evoluon de la hungarino
en la arto de "piklingvado" [hungarismo por bildigi ironian kritikemon],
kaj gxui la faman spritecon kaj cxarmon de franco.
La tempaj kadroj de la seminario (12 horoj brute, kun cxiuj pauxzoj, kiuj fakte
ne ekzistis) ne ebligis sisteme tusxi la erojn de la lingvoinstrua metodiko.
La celo de la gvidantoj estis veki la emon je rekreigxo - metodika, sed ankaux
tutpersoneca. Tial ni ricevis jam antaux la seminario instigajn hejmtaskojn;
ni rememoris la tempon, kiam ni mem estis lernejanoj, kursanoj; ni denove konsciigxis
pri la diversaj inteligentecoj kaj instrukanaloj, per propraj spertoj; ni gape
auxskultis la anekdoton pri la perfekta virino kaj same la mirindan vivhistorion
de Andreo Cseh; el televida, magnetofona, komputila kaj homvocxa fontoj, per
cxiu palpebrumo, je cxiu pasxo ni havis cxirkaux ni grandegan intelektan kaj
materian ricxajxon, el kiu ni libere povis sorbi tion, kion ni bezonis.
La garantio de la sukcesa seminario estis, ke la profeto ne nur predikis. Sxi
ja prezentis, kiel estas sxangxigxantaj la euxropaj tendencoj de la lingvoinstruado;
sxi diris, ke ekzamenaj motivigoj de la kursanoj baldaux estos for pro la disvastigxo
de la memtaksaj sistemoj - sed sxi kaj li pruvis ankaux tion, ke instrui kaj
lerni estas bonega kaj plezuriga homa kunagado. Ili konvinkis la seminarianojn,
ke tiu kolektiva laborgxojo (danke al la 21-aj jarcentaj teknikaj helpiloj)
povas esti dauxrigata ecx ekster la kadro de seminarioj.
Márta Kovács, <kovacsm@berzsenyi.hu>
|