ILEI
La logotipo de ILEI.
   Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.

  ...ni instruas Esperante!


   Ĉefpaĝo
   Instancoj
   Agado
   Dokumentoj
   Revuoj
   Adresoj

   

 

Kontaktu ILEI!

Novaĵoj

Liberaj postenoj che Juna amiko

        Karaj,

    ILEI de multaj jaroj eldonas tiun revuon por junuloj kaj lernantoj; gi aperas trifoje jare sur 52 paghoj. Per alia mesagho, ni komunikis vaste tra la movado pri la deziro de nia longtempa redaktoro Geza Kurucz retirighi fine de 2011. Pro tio, kaj pliaj evoluoj, ni serchas novajn redakcianojn kaj rubrikestrojn. Proponojn kaj sinproponojn bonvolu direkti al stefan.macgill-che-gmail.com.

    Du redaktoroj: 
    Ni serchas du redaktorojn, kiuj dividos la respondecon inter si (plej vershajne chiu redaktoro prizorgos 26 paghojn chiunumere). Ni bezonas homojn kun firma rego de Esperanto, kapablaj uzi komputilojn por pretigi eldonajhojn por presado, kun organizaj kapabloj por interagi kun rubrikestroj kaj aliaj kontribuantoj, kun disciplino por respekti limdatojn, plus ankorau tekst-redaktaj kapabloj kaj kono de la bezonoj kaj deziroj de la tipaj legantoj. Ekzistantaj redakcianoj kaj rubrikuloj evidente rajtas kandidatigi sin. Oficado okazos ekde la komenco de 2012, kun enkondukado en la taskaron.

    Rubrikestro por LUME
    Tiu rubriko estas por la plej junaj legantoj, interalie denaskaj esperantistoj - tipe inter 5- kaj 8-jaraghaj. Do, kelkaj el ili ech ne kapablos legi, do la materialo devas esti tauga por lautlegado kaj inviti al plenumo de simplaj konkretaj taskoj. La subskribinto prizorgis tiun rubrikon tra lastaj jaroj, sed ne plu havas infanon en tiu agho, kaj elcherpis sian stokon de bonaj ideoj. Sekve la rubrikuloj por tiu tri rubrikoj estos:

    LUME (5-8):  Serchata  (tipe 2 au 3 paghoj chiunumere)
    LUDE (9-13) Monika Molnar (sama amplekso)
    LASTE (14-...) Stefan MacGill (amplekso... ni vidu!)

    Novaj rubrikoj au kontribuantoj:
    Chiam bonvenaj!  Faru proponojn.

    Varba prizorganto:
    La administra flanko de la revuo estas nun en firmaj manoj, sed pli da varbado certe portus la revuon for el sia deficito. Ni bezonas homon kun merkatigaj talentoj, prefere kapabla uzi komputilon por pretigi varbilojn, kaj rete kontakti potencialajn legantojn preter la nuna abonantaro. Honorariado lau rezultoj!

    La redaktado de la revuo estas esence libervola, sed ILEI disponigas modestajn honorariojn. Ni pagas ses eurojn por chiu pretigita pagho, dividata inter la homoj, kiuj pretigis gihn. Nome, se rubrikestro au kontribuanto liveras lingve senriprochan bone enpaghigitan paghon, kiu bezonas minimuman plian laboron, tiu ricevos la sumon. Se redaktoro devas plenumi la plimulton de la laboro, tiu ricevos la laupaghan sumon. Ni kutime ne honorarias kontribuantojn de unuopaj artikoloj; ni tion farus nur se ili alvenus prespretaj. Sablonoj kaj gvidiloj helpas al rubrikestroj kaj aliaj sendi maturajn materialojn. Ekzistas ankau gvidilo, kiuj difinas la redakciajn taskojn.

    Se plachas al vi la ideo alighi al la redakta teamo de unu el la plej renomaj movadaj revuoj, anoncu vin!

    Stefan MacGill
    Prezidanto, ILEI kaj Kunordiganto Juna amiko