La logotipo de ILEI.
   Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.

  ...ni instruas Esperante!


   Ĉefpaĝo
   Instancoj
   Agado
   Dokumentoj
   Revuoj
   Adresoj

   

info@ilei.info

Novaĵoj

Libroj de ILEI kun rabato de 10% ghis Zamenhof-tago

La libroservo de ILEI proponas la sekvajn verkojn. Pro la senduba jarfina
afranko-altigo, kaj la eblo sendi librojn pli avantaghe kun la tria numero de
Juna amiko, ni anoncas rabaton de 10% je chiuj mendoj ricevitaj ghis decembro
15, 2008. Sube aperas la senrabataj prezoj. Mendu rete che
stefan.macgill@gmail.com. Ni kunsendos fakturon kun plenaj pag-informoj: al
la ILEI-kasisto au la ILEI-konto ilek-a che UEA.

Okulo
Ilustrita lernileto kiu per 40 paghoj prezentas la komencon de Esperanto al
infanoj inter 6- kaj 10-jaraghaj. Multaj dialogoj gvidas al rapida
parol-kapablo – pli ol 40 verboj en klaraj, praktikaj kuntekstoj. €4,50.

Okulo – Gvidilo
Helpilo por instruistoj uzantaj la supran libron. Resumo pri chiu pagho:
enkondukendaj vortoj, modelaj frazoj, gramatikajho, komunika kapablo,
konsiloj por uzo. Plie ghi prezentas fotokopieblajn tasko-foliojn. €4,50

Tendaraj tagoj 2
Konvena daurigo post Okulo. Liveras instigan cel-lingvan lernilon por
post-komencanta kurso. Tendaranoj kantas, kanotas, vizitas besto-ghardenon,
sportas kaj verkas mirindan rakonton pri la Esperanto-spiono 005. Librofine
aperas rolludo kaj kunlaboriga ludo bazita sur 005, lia kamelo kaj
Volapukastelo. €6,90

Tendaraj tagoj 3
Lernilo por progresiga kurso, konvena por chiuaghaj studantoj. Detala resumo
pri –ig- kaj –igh- kaj participoj. Praktike kovras chiun gramatikajhon necesan
por regi Esperanton. Pli da aventuroj kun la tendaranoj kaj kun la spiono
005. €6,90

Fantaziajoj kaj kantoj por infanoj
Verko de la karmemora Jon Rommesmo el Norvegio. Kun ilustrajhoj kaj
muziknotoj por multaj el la eroj.
98 grandformataj paghoj. € 3,60

La prezoj che ILEI inkluzivas la sendokostojn. Triona rabato ekde 3 ekz. de
ajnaj supraj verkoj, aldone al la 10%. La verkoj estas ankau mendeblaj iam
ajn de la libroservo de UEA, sen tiu dumtempa rabato, lau ties kondichoj
(sendokostoj pluse pagendaj, triona rabato valida nur che unuopa verko).