La logotipo de ILEI.
   Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.

  ...ni instruas Esperante!


   Ĉefpaĝo
   Instancoj
   Agado
   Dokumentoj
   Revuoj
   Adresoj

   

info@ilei.info

Novaĵoj

Pri la ILEI-konferenco

La ILEI-Estraro decidis nuligi la okazigon de la ĉijara Konferenco en Ĉinio. La Estraro longe pripensis la decidon sekve de diversaj konsideroj.

Pluraj estas la kialoj, sed efektive ĝis nun ne estis aliĝintojn malgraw tio, ke la informoj aperis kaj en la hejmpaĝo de ILEI kaj ankaw en IPR (en la numeroj 4 de la jaro 2003 kaj en la numero 1 de ĉi tiu jaro). Ankaw montriĝis, ke ne estas eblecoj al la Estraranoj mem vojaĝi al Ĉinio kaj membroj de nia Komitato esprimis sian ne eblecon ĉeesti ĝin. Ĝis la fino de februaro nur 2 personoj montris intereson pri ĉeesto en la Konferenco. Tio igis nin antawvidi Konferencon sen sufiĉe da partoprenantoj.

La decido estas, do, nuligi la Konferencon en Ĉinio kaj serĉi alternativan eblon en Ewropo. Ĉimomente mi estas febre okupiĝanta pri la serĉado de loko por Konferenci ĉijare. Ĝis nun ni havas 3 eblajn datojn kaj lokojn kaj mi atendas la ricevon de definitiva oferto de la proponantoj ĝis merkredo de la sekva semajno. Tuj post decido flanke de la Estraro la komitatanoj estos unue informitaj kaj tuj sekvos la diskonigo de la novaĵo pere de la E-kanaloj (diskutlistoj, radioelsendoj, Ret-Info, NUN, IPR, ktp).

Samtempe mi ŝatus informi al vi, ke mi esperas ricevi jam ĉisemajne 2 ofertojn pri eblecoj konferenci en Litovio en la jaro 2005 kaj mi komencis esplori eblecojn pri Konferenco en la jaro 2006 en Italio.

Salutas,

Atilio ORELLANA ROJAS

Sekretario


© Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj