La logotipo de ILEI.
   Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.

  ...ni instruas Esperante!


   Ĉefpaĝo
   Instancoj
   Agado
   Dokumentoj
   Revuoj
   Adresoj

   

info@ilei.info

Novaĵoj

Pri la okazinta ILEI-konferenco

La 37-a ILEI-Konferenco okazis en la urbo Bratislava (Slovakio) inter la 14-a kaj la 21-a de awgusto. Aligxis 49 personoj el 20 landoj. La konferenca temo estis 'Kultura kaj lingva diverseco en edukado' kaj gxi estis pritraktita de Radojica PETROVIC.

Du seminarioj okazis: de Interkulturo kaj de Flugiloj de Malfacila Vento, dum kiu la partoprenantoj enprofundigxis en la celojn de ambaw projektojn.

Grave estas, ke en la konferenca programo estis tempo dedicxita al la pridiskuto de Strategio por ILEI kaj tio okazis en 2 sesioj.

La programo estis ricxigita de kontribuoj de Nina DANILJUK: 'Lingvokultura leksiko en la instruado de la denaskaj kaj fremdaj lingvoj', Sándor HORVÁTH: 'Monda instruado de la angla. Faktoj, mitoj, ekscesoj, problemoj', Hokan LUNDBERG kaj la lernu!-teamo pri la projekto 'lernu!', Tereza KAPISTA pri 'Instrulaboroj kaj spertoj en Irano', Atilio ORELLANA ROJAS: 'ILEI 55-jara', kaj Josef VOJACEK: 'Projektoj pri la instruado de Esperanto'.

Eblis renkontigxi kun la redaktoroj de la ILEI-revuoj, IPR kaj JA kaj eblis tiam trakti pri la evolubezonoj kaj planoj por ambaw eldonajxoj.

En la posttagmezo de la lasta konferenca tago, okazis 'Lingva Festivalo', dum kiu estis prezentitaj 20 diversaj lingvoj. Gxi vekis la atenton de la lokaj amaskomunikiloj.

Ankaw sesio de la internaciaj ekzamenoj de ILEI/UEA okazis kaj el la 8 kandidatoj, sukcesis 2 en la elementa kaj 4 en la meza niveloj.

Diversaj ekskursoj kaj tuttagaj kaj duontagaj permesis al la cxeestantoj konatigxi kun la urbo Bratislava kaj aliaj regionoj de Slovakio.

La samtempeco kaj samlokeco de la Konferenco kun la SAT-Kongreso donis la okazon al la Plenum-Komitato de SAT kaj al la Estraro de ILEI renkontigxi kaj diskuti pri eventuala kunlaboro en kampoj komunaj, kiel eventuale kunlabori en taskoj ligitaj al la teksto de la reeldonota PIV.

Pri la Konferenco raportis 5 TV-stacioj, 7 radiostacioj kaj 6 gazetoj. La ILEI-Komitato kunsidis dum pli ol 7 horoj. Cxeestis reprezentantojn el Cxehxio, Finnlando, Hungario, Italio, Kroatio-KEU, Kubo, Nederlando kaj Ukrainio.

La cxefaj decidoj de la Komitato estas la jenaj:
-akcepto de nova Honora Membro: S-ino Adriana MIDDELKOOP el Nederlando;
-aprobo de la jara kaj financa raporto por la jaro 2003;
-aprobo de bugxeto por la jaro 2004;
-fondado de Azia Komisiono por prizorgi la rilatojn kun la aziaj kolegoj;
-malfondo de la Lerneja Komisiono;
-aprobo de la teksto de la Regularo de la Internaciaj Ekzamenoj de ILEI/UEA;
-aprobo de sxangxoj al la Interna kaj la Konferenca Regularoj;

Cetere, estis traktitaj temoj kiel la bone ekzistantaj rilatoj kun E-organizoj kiel UEA, TEJO kaj ne-Esperantistaj kiel UNESKO kaj FIPLV.


© Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj