ILEI
La logotipo de ILEI.
   Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.

  ...ni instruas Esperante!


   Ĉefpaĝo
   Instancoj
   Agado
   Dokumentoj
   Revuoj
   Adresoj

   

 

info@ilei.info

Novaĵoj

Hungaraj instruistoj kune refoje

Lastjare la Pedagogiaj Tagoj de la hungara sekcio de ILEI duobligis sian dauron g^is du-taga evento. C^i-jare duoblig^is ankau( la ofteco. Aldone al la tradicia februara arang^o, realig^is septembra, kiu altiris 55 partoprenintojn al la c^efurbo. C^eftemo estis la lingvo-ekzamenoj, kiuj pli kaj pli farig^as la motoro de la Esperanta eduka agado en la lando. Salutis komence estro de la hungara s^tata lingvo-ekzamena instanco, en kies kadro ekzamenado de Esperanto okazas.

La partoprenintoj venis informig^i detale kaj praktike pri la postuloj kaj organizado. Okazis ne nur prelegoj, sed grup-taskoj kaj viglaj diskutoj. Ekzemple, oni spektis kaj c^iu mem-ekzerce poentumis tri vere okazintaj parolaj ekzamenoj spektitaj vidbende. Alimomente oni debatis kiel atesti instru-kapablon kaj protekti instru-kvaliton. La vigleco fontis el tio ke preskau( c^iu veninto rilatas iel al la ekzamenoj, kiel kurs-gvidantoj, tutoroj por ekzamenotoj, au(toroj de pretigaj lerniloj (novaj bonkvalitaj aperis/os), direktoro de lingva lernejo, ekzamenantoj ks.

Dum la arang^o komputila demonstro montris la aktualan staton de la retejo Edukado.net. Duatage riveligxis la novaj planoj por Juna Amiko en 2005, kun abon-arigo. En praktika grup-laboro oni ricevis kopiojn de artikoloj el la revuo kun tasko verki demandojn, ekzercojn kaj decidi kiel uzeblas la materialo en la instruado kaj ekzamen-pretigado.

Pedagogiaj Tagoj - la dau(ro kaj la ofto restu ambau( je du - c^ar indas.

Stefan MacGill


© Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj