|
|
||
|
|
Estraro kaj plio BudapesxteLa estraro de ILEI kunsidis de la 18a gxis la 20a de februaro en la hungara cxefurbo, Budapesxto, en kombino kun la tradiciaj Pedagogiaj Tagoj (19-20 Feb) organizitaj de la hungara ILEI-sekcio. Tiu altiris kvindekon da instruistoj, multaj venintaj el la provincoj de la lando. Plia koincidigo estis altnivela karnavala balo organizita sabat-nokte de Hungaria Esperanto-Asocio kiu allogis centon da festantoj, inter kiuj instruistoj kaj la ILEI-estraro. Kiel kutime, reprezentanto de UEA cxeestis la estrar-kunsidon, cxi-foje temis pri la prezidanto de UEA, Renato Corsetti. Partoprenis 5 el 6 nunaj estraranoj, pluse kandidato por la unu vakanta loko. Praktike cxiu parto de la liga agado venis sub diskuton. UEA, UK, ILEI kaj HEA salutis la Pedagogiajn Tagojn, la internacia kaj la hungara ILEI prezentis sin reciproke kaj forume diskutis aktualajn defiojn. Sekvis lumbildaj prelegoj pri la projektoj Interkulturo kaj Lernu, kun posta sesio en komputila cxambro, kie instruistoj skipe povis viziti ties retpagxojn, ekkoni la avantagxojn kunlabori en tiuj projektoj kaj jam surloke rete anonci sin. Pli detalaj informoj pri la estrar-kunsido sekvos. Jen la plena materialo de la 21-aj Pedagogiaj Tagoj en la hejmpagxo de ILEI-HU. SMG Feb 21. |
||
|
© Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj |
|||