|
info@ilei.info
|
Planata retkurso pri instruado
Venis al fino la tritaga estrarkunsido de ILEI en Roterdamo. Pri la unua tago
ni jam raportis, kiel ankau pri la prezento de la estraro kaj la ligo al la
partoprenantoj de la malferma tago de la Centra Oficejo (gazetaran komunikon
de UEA legu en ilia retpagho, kie troveblas ankau la plena prezentajho en filmita
formo).
Mankas nun tempo plene raporti pri la decidoj kaj diskutoj de la lastaj kunsidotagoj,
sed ni raportu pri unu lanchata iniciato: instruisto-trejna retkurso. Ni okazigas
kelkloke cheestajn kursojn, sed ne chiu povas aliri ilin. Retkurso valoras pro
la vasta alireblo, ech se la profundeco de viva kurso estas malfacile konservebla.
La intenco estas lanchi ene de ses monatoj pilotan prov-kurson, liverata tra
dedichita fako che la nova interfaco de 'edukado.net'. La kurso havos modularan
strukturon kun libera lerno-ritmo. La kernkurso estos pri metodiko, antauvideble
je du niveloj, al kiu necesos aldoni almenau du kromkursojn el elekto de eble
kvin, ekzemple: gramatiko, fonetiko, lingvistiko, movado, literaturo. La kursotaskoj
estos pritaksitaj de kvalifikitaj gvidantoj, kiuj samtempe mentoras. Filmitaj
modelaj lecionaroj ludos gravan rolon en la kurso, kiel ankau multaj ekzercoj
kaj la devo pretigi lecionplanojn. La kurso finighos per ekzameno, kutime per
fizika cheesto en renkontigho kaj plenumo tie de modela leciono. La lanchaj
partneroj estas ILEI kaj 'edukado.net', kiuj eldonos diplomojn al kurs-finintoj.
Ili plie esploros eblojn partoprenigi oficialan edukejon en la diplomado. La
kurso ne estos senpaga, sed per diversaj ofertoj ni vastigos la alireblon kiel
eble plej vaste. Shlosilaj agantoj estas Katalin Kovats de 'edukado.net' kaj
Duncan Charters por ILEI - tiu mobilizos la necesajn fortojn por ke la ligo
kontribuu sian parton de la laboro.
--
Raportas: Stefan MacGill,
Prezidanto, ILEI
|