ILEI
La logotipo de ILEI.
   Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.

  ...ni instruas Esperante!


   Ĉefpaĝo
   Instancoj
   Agado
   Dokumentoj
   Revuoj
   Adresoj

   

 

info@ilei.info

Novaĵoj

Seminario en Bubanza, Burundio


    ANEB estas la landa sekcio de ILEI en Burundio kaj ILEI kunlaboras en la okazigo de la seminario priskribita en la suba teksto. Ankau ni invitas al interesatoj anonci sin!

    Stefan MacGill, ILEI.


    --------------

    ANEB planas okazigi seminarion por Esperanto-instruantoj, precipe por esperantistoj el la norda parto de Burundio, kie ne logas multaj Esperanto-parolantoj. La celo de la seminario estas plifortigi la movadon en tiu parto, plifortigi konojn de Esperanto-instruantoj kaj ilian gvidkapablon de kluboj.

    La seminario okazos en Bubanza en augusto.

    Por sukcesi je tio, ANEB invitas eksterlandajn instruistojn, kiuj povas veni al Burundo kaj kunlabori kun lokaj Esperanto-instruantoj (el regionoj kie Esperanto jam estas forta).
    Se vi interesighas, vi anoncu vin al <ane_bur@yahoo.fr>
    au al Jeremie Sabiyumva <jerrybs21@gmail.com>.


    Jérémie SABIYUMVA
    Prezidanto


    SABIYUMVA Jérémie
    BP:170 RUMONGE
    BURUNDI
    Posxtelefono (+257)77733052
    Hejma: +257 29 555 390(de la 22 ghis la 7-a matene: GMT+2)