|
|
||
|
|
Solenajho che UNESCOLa 15an de decembro en Parizo okazis UNESCO-ceremonio omag'e al komenco de 150a jaro ekde naskig'o de L. L. Zamenhof. La ceremnion organizis UEA kune kun la pola kaj litova delegacioj c'e UNESCO. La ceremonion prezidis prof. Barbara Despiney. Enkondukan prelegon faris reprezentanto de G'enerala Direktoro, respondeculo pri la Jaro de la Lingvoj c'e UNESCO Mauro Rosi. Salutmesag'ojn de prezidanto de UEA Probal Dasgupta kaj de vicprezidanto de AIS Carlo Minnaja legis vicprezidanto de UEA Claude Normount. Festparoladon faris Christopher Louis Zalecki-Zamenhof. Prelegis fama franca lingvistino Hanriete Walter. Nome de UEA parolis juna esperantistino Estelle Loiseau, kiu prezentis UK'ojn kaj IJK'ojn, bedaurinde sen mencii plian diversecon de E-movado. Nome de ILEI la ceremonion partoprenis Francois Lo Jacomo, Jean-Pierre Boulet, reprezentantoj de ILEI c'e UNESCO kaj Aida Cizikaite, estrarano de ILEI. Francois Lo Jacomo diris kelkajn vortojn, menciis, ke reprezentas ILEI kaj montris per komputilo parton de filmeto "Esperanto estas" de E@I (en Esperanto kun franclingvaj surskriboj). Fine de la ceremonio sekvis diskuto. Entute la ceremonion partoprenis c'irkau 400 personoj, plejparte el Francio, sed ankau el kelkaj aliaj pli au malpli proksimaj landoj. Preskau c'iuj paroloj okazis en la franca kun samtempa traduko al Esperanto. Nur salutmesag'oj estis lautlegitaj en Esperanto kaj tradukitaj al la franca. Unura esperantlingva interveno dum la diskuto restis sen traduko. Lau invito de Monique Arnaud kaj Jean-Pierre Boulet al la ceremonio venis eldonisto (li ja estas princo de unu el triboj) Hubert Guezo el Benino, la sama kiu partoprenis inauguron de nia konferenco en Portonovo. Li jam havas kontaktojn kun esperantistoj, planas kunlaborojn kaj tre interesig'as pri projekto, kunordigata de Vlad'ka Chvatalova. Mi kaptis la okazon kaj prezentis konferencon en Portonovo c'e UFE kaj festa kunveno de SAT Amikaro, menciante ankau de Vlad'ka Chvatalova kunordigatan projekton, kiu naskig'is lige al s'ia partopreno en ILEI konferenco en Benino kaj estas unu el postsekvoj de konkreta kunlaboro inter europaj kaj afrikaj esperantistoj. Festa parolo de C. L Zalecki-Zamenhof videblas en http://www.dailymotion.com/video/x7r45x_louis-zaleski-zamenhof-lunesco_news Prelego de lingvistino H. Walter videblas en http://www.ipernity.com/doc/fsoghomonian/3655103/ Kelkaj surpodiaj fotoj videblas en http://dl.free.fr/tsuXKgj65 (eblas ilin els'uti dum minimume 30 tagoj) Aida Cizikaite |