La logotipo de ILEI.
   Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.

  ...ni instruas Esperante!


   Ĉefpaĝo
   Instancoj
   Agado
   Dokumentoj
   Revuoj
   Adresoj

   

info@ilei.info

Novaĵoj

SUKCESA DEBUTO DE LA NOVTIPAJ EKZAMENOJ EN BJALISTOKO

    Dum la 94-a Universala Kongreso en Bjalistoko okazis, unuafoje kadre de UK, Esperanto-ekzamenoj laux la nova ekzamensistemo de UEA, konforma al la Euxropa Referenckadro. Pli frue jam kvardeko da esperantistoj ricevis diplomon laux tiu sistemo de la Konsilio de Euxropo, kies Esperanto-version oficiale UEA sola provizas pere de sia kontrakto kun la Lingvoekzamena Centro (ITK) de la prestigxa universitato Eötvös Loránd en Budapesxto.
    En Bjalistoko ekzamenigxis je tri niveloj entute 47 personoj el 20 landoj, inter kiuj elstaris Francio kun 10, kaj Brazilo kaj Germanio kun po 5 kandidatoj. La plej populara nivelo estis C1 (supera), kiun trapasis 23 kandidtatoj. La skriba parto de la ekzamenoj okazis en jxauxdo (30 julio). Pri la parolaj ekzamenoj du komisionoj, konsistantaj el 8 membroj, laboris plenenergie en jxauxdo kaj vendredo (30-31 julio). La sukcesintoj ricevos oficialan diplomon, asignitan kaj registritan en ITK en Budapesxto.
    Paralele okazis ankaux trejnado de ekzamenontoj, dum kiu 7 novaj kolegoj kune kun pli frue trejnitaj ekzamenantoj partoprenis 8-hora kurson kaj observis poste la parolajn sesiojn. Ekde nun dudeko de ekzamenantoj pretas okazigi sesiojn lige kun grandaj Esperanto-arangxoj. La sekvaj sxancoj por ekzamenigxi laux la Referenckadro estos dum ARKONES en Poznano (18-20 septembro) kaj dum la tradiciaj jarfinaj arangxoj en Germanio. Interesitoj bv. kontakti Katalin Kováts, katalin@ikso.net.