|
|
||
|
|
Juna amiko aperas kun pli dika aspekto Aperis la unua numero de Juna amiko por la jaro, kaj la unua laŭ la nova 52-paĝa amplekso. Kvar plen-koloraj kovril-paĝoj entenas buntan sandviĉon da novaĵoj kaj legindaĵoj. Se vi mem ne abonas, kontaktu peranton por vidi specimenon kaj aboni. Meze de la revuo estas 6-paĝa sekcio por subteni kaj prezenti la projekton "Interkulturo". Mondmapo montras kie troviĝas ĝiaj grupoj, tekstoj klarigas ĝian celon kaj oferton kaj donas ekzemplojn pri la enhavo de la ret-paĝaro de la projekto kaj invitas al novuloj aliĝi. Vizitu la ret-paĝon de Juna amiko ĉe Ni jam havas 620 abonantojn por la jaro. Por ke la revuo vere prosperu, ni bezonas 800. Estu vi unu el ili! Juna amiko transformiĝis - nova grafiko, novaj rubrikoj, nova spirito. Provu nun! SMG |
||
|
© Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj |
|||