ILEI
La logotipo de ILEI.
   Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.

  ...ni instruas Esperante!


   Ĉefpaĝo
   Instancoj
   Agado
   Dokumentoj
   Revuoj
   Adresoj

   

 

Kontaktu ILEI!

Novaĵoj

Taskalvokoj

    La kapablo kaj stato de ILEI dependas kritike je la laborfortoj kiuj estas troveblaj. La celo de taskalvokoj estas detaligi taskojn, kiuj ne havas plenumantojn. Proponantoj bonvolu mesaghi al la sekretario (margareta.ilei.pollando) kaj al la prezidanto (stefan.macgill@gmail.com) de kiu vi tamen atendu prokrastitan respondon.

    Wikipedio
    Respondeculo por kontroli kaj aktualigi informojn en Wikipedio pri ILEI kaj la instruado de Esperanto kaj instruista trejnado. Tiu persono krome ricevos komunikojn pri la agado de ILEI kaj aliron al ILEI- kaj IPR-arkivoj, kaj kreos novajn enciklopediecajn artikolojn.

    Retliga prizorganto
    Respondeculo por rigardi la ligojn en niaj hejmpaghoj al eksteraj paghoj, por kontroli la aktualecon de la ligoj kaj la enhavo kiun ili prezentas. Tiu persono krome kontrolos chu tiuj celataj hejmpaghoj havas ligon al la hejmpagho de ILEI, kaj chu ligitaj informoj pri ILEI estas aktualaj. Inkluzivas aktualigon kaj ampleksigon de la informoj pri ILEI en hejmpaghoj de UEA, TEJO kaj similaj.

    Varba aganto
    Respondeculo kun sperto pri komunikado kaj ret-eldonado, kiu okupighos pri la arigo kaj pretigo de varbaj materialoj en Esperanto kaj naciaj lingvoj. Inter la taskoj estos arigo de fotoj pri instruado ajnspeca kaj esperanta, kaj la laboro de ILEI kaj ghiaj sekcioj, por aperigo en nia varbiloteko. Bildoj estu en retpagha kvalito (96 dpi) kaj preskvalita (400 dpi).

    Retformulara eksperto
    Respondeculo kapabla starigi retajn formularojn por registri membrojn, konferencanojn, abonantojn de Juna amiko au kandidatojn por konkursoj, kies plenigitaj datumoj automate eniros datumbazan sistemon.

    Komisiito pri eldonado
    Respondeculo kun fakaj, eldonistaj, redaktoraj kaj organizaj kapabloj, kiu pretigos ligajn eldonajhojn por presado; tio povas inkluzivi lernilojn, simpoziajn kajerojn el niaj konferencoj kaj apogajn materialojn por instruista trejnado.

    Aldone aperis alvokoj por ghis kvar helpantoj por Juna amiko – vidu la enkondukon de Juna amiko 2009/3 (legebla ankau en nia hejmpagha enirpagho). Ni jam havas du kandidatojn, kiujn ni nun enkondukas en la laboron.

    ILEI ne estas en pozicio oferti salajrojn, sed por akceptitoj de iuj el tiuj oficoj, ghi povos oferti modestajn honorariojn – chio lau negoco.

    Stefan MacGill,

    17 marto2010.