La logotipo de ILEI.
   Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.

  ...ni instruas Esperante!


   Ĉefpaĝo
   Instancoj
   Agado
   Dokumentoj
   Revuoj
   Adresoj

   

info@ilei.info

Novaĵoj

Universitataj diplomoj en Esperanto - jen la ebleco nun!

La Universitato de Adam Mickiewicz (UAM, la dua plej granda universitato en Pollando) anoncas 3-jaran eksteran postdiploman studadon pri interlingvistiko. Tiu ebleco levi^gas nur ^ciun train jaron, kaj ^guste nun estas la lasta momento ali^gi al la kursaro 2005-2008.

La internacia kursaro okazas en la Lingvistika Instituto, sub la gvido de d-rino Ilona Koutny, membro de la Akademio de Esperanto. Inter la prelegantoj estas profesoroj John Wells, Humphrey Tonkin, Detlev Blanke kaj Michel Duc Goninaz, d-roj Vera Barandovska-Frank, Katalin Kovts (Smideliusz), Vilmos Benczik, Aleksander Melnikov, Blazio Wacha kaj Zbigniew Galor, krome Lidia Ligeza, Maria Majerczak, Istvn Ertl kaj Aleksander Kor^jenkov.

La Studoj konsistas el ^generala kaj aplikata lingvistiko, internacia kaj interkultura komunikado, traktas planlingvojn kaj okupi^gas pri gramatiko, literaturo, kulturo kaj historio de esperanto. En la tria jaro eblas speciali^gi pri lingvistiko, literaturo, interlingvistiko, komunikado au pri metodiko (tiulasta kun eblo pri kunlaboro kun ILEI). Tial ILEI aparte alvokas al siaj membroj - kaj al ^ciu ajn - eluzu ^ci tiun eblecon, unika en la mondo.

Unusemajnaj intensaj surlokaj sesioj okazos unufoje dum la semestro (fine de septembro kaj komence de februaro). Intertempe la gestudentoj laboras hejme pri skribaj taskoj kaj konsulti^gas kun prelegantoj rete. La gestudentoj pretigos diplomlabora^jon kaj post la fina ekzameno ricevos atestilon pri Interlingvistikaj Studoj.

Partoprenontoj povas ali^gi el la tuta mondo ^gis la 20-a de augusto 2005. Anoncu vin tuj, kvar au kvin pliaj ali^goj ur^ge necesas por certigi la rajton funkciigi ^ci tiun kursaron. ESF (Esperanto Studies Foundation) certigas kelkajn stipendiojn por la kursokostoj.

Postuloj: bona lingvoscio kaj bazaj kulturaj konoj koncerne e-on. Pluaj informoj ^ce d-ino Ilona Koutny, (Lingvistika Instituto, Universitato Adam Mickiewicz, Miedzychodzka 5, PL-60-371 Poznan; rete: ikoutny@amu.edu.pl)

Por pliaj informoj, vizitu la hejmpa^gon:

http://www.staff.amu.edu.pl/~interl/index.html, kaj rigardu sub "enkonduko". Vi povos tie krome legi pri la okazintaj sesioj (1999-2002 kaj 2003-2005)


© Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj