ILEI
La logotipo de ILEI.
   Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.

  ...ni instruas Esperante!


   Ĉefpaĝo
   Instancoj
   Agado
   Dokumentoj
   Revuoj
   Adresoj

   

 

Kontaktu ILEI!

Novaĵoj

INSTRUISTA TREJNADO – UNUJARA KURSO

en la kunlaboro de la Interlingvistikaj Studoj de UAM, ILEI kaj Edukado.net

La Interlingvistikaj Studoj de la Universitato Adam Mickiewicz (Poznano, Pollando) kaj ILEI denove kune organizas unujaran instruistan trejnadon, kiu disponigas la bazajn konojn necesajn por instruado de Esperanto kaj trejnos la partoprenantojn pri metodiko.

La kursaro necesigas partoprenon dufoje en la surloka intensa semajna sesio (la unua 14-20 sept. 2013, la dua 01-07 feb. 2014) kaj intertempan hejman laboradon, retan konsultiĝon kun la kursgvidantoj kaj pretigon de laboraĵo pri metodika temo, kies prezento kun la fina ekzameno okazos en septembro 2014. Sukcesintoj ricevos ILEI-diplomon pri instruista trejnado.

Kondiĉoj: bona lingvoscio (min. B2, atestilo pri Esperanto-ekzameno estas bonvena) kaj baza kono de Esperanta kulturo, krome finita mezgrada lernado (tipo de abiturienta ekzameno).

Partoprenkotizo: A-landoj: 300 EUR, B-landoj 130 EUR por unu semestro. ILEI-UEA ofertas stipendiojn. Informo kaj aliĝo ĝis la 10a de aŭg.: interlin@amu.edu.pl, http://www.staff.amu.edu.pl/~interl/index.html

El la Programo:

Lingvopedagogio (Katalin Kováts, Zsófia Kóródy, Ilona Koutny): ·

  • Bazaj faktoroj de lingvopedagogio (instrumetodoj, instrupocezo, evoluigo de kapabloj, taksado, lingva interfero, ktp.) ·
  • Esperanta metodiko (instruado de elparolo, gramatiko, vortoprovizo kaj kulturo, planado de lecionoj kaj kursoj, ktp.) ·
  • Instruhelpiloj (de instruista kofro tra eldonaĵoj, filmoj ĝis retkursoj)

Esperanta kulturo (Tomasz Chmielik, István Ertl, Aleksander Korĵenkov, Ilona Koutny): ·

  • Plej gravaj eventoj de la historio de Esperanto ·
  • Ĉefaj periodoj kaj verkistoj de E-literaturo ·
  • Tiklaj punktoj de E-gramatiko
  • Lingva trejnado (per testoj)

Donaco: partopreno en la aktualaj kursoj de la Interlingvistikaj Studoj (i.a. de Humphrey Tonkin pri e-movado).

Aldonaĵoj:

Printebla paĝo (PDF) kun tri flugfoliaj informiloj: bv distribui ilin!

Samaj informoj en formato A4: gluu tion mure en via klubejo!

Veturkonsiloj por atingi Poznanon moderpreze (PDF)

Aliĝilo al la kurso (DOC)