ILEI
La logotipo de ILEI.
   Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.

  ...ni instruas Esperante!


   Ĉefpaĝo
   Instancoj
   Agado
   Dokumentoj
   Revuoj
   Adresoj

   

 

Kontaktu ILEI!

Novaĵoj

Konferencanoj de ILEI – tiuj ne rustiĝas

Kun la temo ‘Instruado de Esperanto al ĉiuj generacioj’, la 46a Konferenco de ILEI estis inaŭgurita en la 13a de julio 2013. Al la aranĝo aliĝis ĝis nun104 personoj, do temas pri la tria sinsekva konferenco de la ligo kun pli ol cent partoprenantoj. Tiuj inkluzivas junulojn en la paralele organizata Somera Arbara Lernejo (SALO 8), kiuj dividas kelkajn programerojn kun la konferenco, kaj ebligas okazigon de modelaj lecionoj.

Antaŭ la malfermo alvenintoj per komuna ekskurso konatiĝis kun Herzberg - la Esperanto-urbo – kaj kun la Eo-muzeo en ĝia kastelo, kaj montris sin pere de koncerto en la urbocentro. La urbestro de Herzberg, s-ro Gerhard Walter, partoprenis la malfermon en Herzberg-Sieber kaj salutis ĝin en Esperanto, citante pri la konferenca temo la proverbon: ‘kiu haltas, tiu rustiĝas’. Li persone emfazis tion per la aldono: ‘kaj tiu, kiu ĉesas lerni, rustiĝas ankoraŭ pli rapide.’ Salutis la konferencon ankaŭ s-ro Ahlborn, la estro de la vilaĝo Sieber, kie okazas la konferenco. Paralele kun la konferenco okazas laborgrupaj kunsidoj pri ekzamenoj, sur gvido de d-ro Rudolph Fischer, cele al kreo de materialo je KER-niveloj A1 kaj A2. Alian seminarion gvidas Sabine Trenner, kun temo ‘Vojoj el konfliktoj – mediaciado’. Ses-partan metodikan seminarion gvidas dr-ino Katalin Kovats.

Kunsidis en la mateno de la 14a de julio la komitato de ILEI, kun 34 rajtigitaj voĉmandatoj kaj kun ses el la nau estraranoj. Ĝi tralaboris la unuajn dek punktojn de sia tagordo, sub prezido de la aganta prezidanto, Zsófia Korody. Post organizaj decidoj kaj kontroloj, ĝi starigis du laborgrupojn: unu pri la evoluigata sistemo de modula instruista trejnado (MITE) kaj alia por definitivigi la tekston por serio da dulingvaj varbiloj por prezenti la edukan valoron de Esperanto. Post tio, la Komitato traktis jarraporton pri 2012, notis kun malkontento, ke kompilita raporto el la sekcioj ne estas pretigita, kaj ricevis financan raporton por 2012, kiu feliĉe indikas mildan deficiton, (nur 10% de tiu buĝetita) kaj stabilan situacion ĉe la kapitalo. La sesio de la 15a de julio (lundo) komenciĝos per fintrakto de raportoj el 2012, senŝarĝigo de la estraro pro tiu jaro kaj elektoj por rekompletigi la estraron. Post tio sekvos trakto de aliĝpetoj de novaj sekcioj, kaj diskutoj pri la estonta laboro ĉe eldonado, konferencoj, financa kaj membrara prizorgo kaj en la eltrovo de novaj manieroj plekti sin en la intencojn de la Strategia Plano de UEA, precipe ĝia parto pri ‘Kapabligo’.

Stefan MacGill