ILEI
La logotipo de ILEI.
   Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.

  ...ni instruas Esperante!


   Ĉefpaĝo
   Instancoj
   Agado
   Dokumentoj
   Revuoj
   Adresoj

   

 

info@ilei.info

Revuoj

Internacia Pedagogia Revuo

IPR prezentas instru-fakajn artikolojn, edukajn novaĵojn, recenzojn de lernolibroj kaj de alispecaj lerno-materialoj, organizajn informojn.

IPR estas ankaŭ ligilo inter bazlernejoj, mezlernejoj, altlernejoj kaj universitatoj, kie esperanto estas instruata.


Redaktantoj : Jozefo Nemeth (red.), Luiza Oberrauch Madella, Rob Moerbeek, Luiza Carol


Hejmpaĝo : http://ilei.info/ipr/ . Tie vi trovas - krom multaj gravaj informoj - ankau la arkivon de IPR inter la jaroj 1995 kaj 2009. (La plej freshajn numerojn ja rajtas legi nur niaj membroj/abonantoj.)

Jen specimeno de IPR (N-ro 2009/4, en PDF-formato)

Jen la titolpagho de IPR 2010/4. (Surfote: grupo de partoprenantoj de Comenius-projekto en Budapest.)

Titolpagho de IPR 2010/4

 

 

Juna amiko

Logotipo de Juna amiko La revuo, kiu aperas 3-fojojn jare (aprilo, septembro, decembro) celas precipe tiujn kiuj jam konas la fundamenton de Esperanto, scias la bazajn gramatikajn regulojn, sed ne trovas legaĵojn en Esperanto kiel eble facila. Sen vort-klarigoj la revuo uzas nur 1500 vortojn, la plej oftajn, kompreneble. Por faciligi la komprenon, ĝi foje uzas divid-strekojn (-). Ĝxi havas rubrikojn por infanoj, por lernejanoj kaj por komencantoj de ajna aĝo.

Anonco pri apero de JA 2009/3

Ni anoncas la aperon de numero 2009/3 de Juna amiko. Klaku la ligojn por vidi la kovrilon kaj la varbilon kiun ni dissendas kun la numero; unuflanke pri nia revuo kaj aliflanke pri ILEI. Plie vi povas vidi la korektan version de du paghoj, kiuj bedaurinde pro provo de nova maniero peri materialon al la presejo, aperis kun malaktuala enhavo. Temas pri p. 32, kie la lasta alineo bezonis ghisdatigon, kaj p. 50, kie aperis eksaj informoj pri la jura sidejo de ILEI kaj la presejo. Vi legos en la enkonduko de la revuo pri nova redakcia teamo kiu portos la revuon antauen. Al perantoj ni sendis plurajn ekzemplerojn de la varbilo, kaj laupete sendos pli. En pluraj landoj Esperanto-kluboj mendas nian revuon - bedaurinde ofte en nur unu ekzemplero. En tiuj kazoj, ni deziras sendi plurajn varbilojn char ni fidas ke vi disdonos ilin inter la klubanoj - do por ebligi tion ni sendis aldone al la nuna numero kelkajn malnovajn numerojn de Juna amiko el 2003-2004 - char ni fidas ke ili utilos al via kluba biblioteko. Ni alvokas al vi -kaj al chiuj - liveri novajn abonojn au membrighojn al ILEI!

Specimena montro de partoj de numero 2009/1. (3.9MB)

Gvidilo por kontribuantoj al JA

Niaj rubrikestroj kutime liveras prespretajn paghojn por Juna amiko, por mildigi la laboron de la redaktoroj. Ni volas kuraghigi al pliaj kontribuantoj de artikoloj kiuj scipovas tion, mem enpaghigi siajn paghojn iugrade - la redaktoroj povas fini la taskon se necese. Jen en PDF-formato gvidilo kiel fari tion: Gvidilo por kontribuantoj

Kore: Stefan MacGill

Administranto kaj antaua redaktoro de Juna amiko, Prezidanto de ILEI.

Redaktanto : Geza KURUCZ
Hejmpaĝo : www.banyai-kkt.sulinet.hu/esperanto/
Afiŝo: ja_afisxo_2005.pdf

Demisi-anonco kaj dankoj al redaktoro Geza Kurucz (PDF)

Liberaj postenoj che Juna amiko

Por vidi mallongan 8-lumbildan prezenton pri la revuo (kune kun malnovaj kovril-bildoj) klaku jene. Formato PPT, pezo 2.9 MB. Tio estis pretigita por la Kunveno de TEJHA - la jhurnalista asocio, en Vilno, Litovio en majo 2008.


© Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj